Jato: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Roberto (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e roboto modifo de: ru:Ѣ (кириллица) |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
[[pl:Ѣ]] |
[[pl:Ѣ]] |
||
[[pt:Yat]] |
[[pt:Yat]] |
||
[[ru: |
[[ru:Ѣ (кириллица)]] |
||
[[sr:Јат (слово)]] |
[[sr:Јат (слово)]] |
||
[[sv:Ѣ]] |
[[sv:Ѣ]] |
Kiel registrite je 19:16, 17 okt. 2008
Jatj (ruse ять) estas litero, uzita antaŭe en la rusa lingvo kaj la ukraina lingvo . Kvankam ĝi ne estas uzata en nuntempaj lingvoj, ĝi ekzistas en Unikodo kun kodoj U+0462 Ѣ majuskla, U+0463 ѣ minuskla (la nombroj estas deksesumaj). Sed nur malmultaj tiparoj havas la bildojn.
Ĝi estis vokalo, kun prononco meza inter i kaj je.
En jaro 1917 estis decidite plisimpligi gramatikon de la rusa lingvo. Kelkaj literoj, inkluzive jatj, estis forigitaj. Envivigado de la reformo daŭris kelkajn jarojn, Rusia Akademio de Sciencoj ĉesis printi la literon en siaj eldonaĵoj nur en jaro 1924.
En la sama tempo en Rusio estis revolucio, pro kio multaj homoj fuĝis el la lando. En iliaj pensoj la reformo de la lingvo estis kune kun la revolucio. Ili ŝatis nek la duan nek pro tio la unuan. Kontraŭkomunista propagando eĉ diris ke bolŝevikoj forigis la literon ĉar ĝi similis al kruco aŭ kirko, sekve estis "tro kristana". Pro tio la litero estis uzata ekster Rusio de rusaj fuĝintoj ĝis ĉirkaŭ 1950.
Nun vorto "jatj" estas uzata en la rusa por idiomoj. "Aĵo estas kun jatj-oj" signifas ke "Aĵo estas tre malnova".