Muzeo Ashmolean: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Suisui (diskuto | kontribuoj)
e fix en
Suisui (diskuto | kontribuoj)
e fix en
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:17, 16 aŭg. 2004

Britio > Oksfordo > Muzeo Ashmolean


La Muzeo Ashmolean troviĝas en Oksfordo, Anglio. Ĝi malfermiĝis la 6-an de junio, 1683.

Ĝi estis desegnata de Sir Christopher WREN kaj konstruata inter 1678 kaj 1683 kiel konservejo por la kolekto de kuriozaĵoj donacitaj al la Universitato de Oksfordo en 1677 de Elias ASHMOLE. La kolekto enhavas kuriozaĵojn kolektitajn de Ashmole mem kaj hereditajn de John TRADESCANT kaj lia filo ankaŭ nomita John. La kolekto inkludis antikvajn monerojn, librojn, gravuraĵojn, geologiajn kaj zoologiajn specimenojn – unu el ili estis la remburita korpo de la lasta dido iam vidita en Eŭropo. Bedaŭrinde en 1755 ĝia kondiĉo estis tiom malbona ke oni detruis ĝin esceptinte la kapon kaj unu ungon.


Nuntempe la malnova konstruaĵo estas la Muzeo de la Historio de Scienco kaj enhavas grandan kolekton de sciencaj instrumentoj donacita al la universitato de Lewis EVANS, inkluzive la plej grandan kolekton en la mondo de astrolaboj.

La nuntempa konstruaĵo datas de 1845. Ĝi desegniĝis de Charles COCKERILL en klasika stilo kaj situas en strato Beaumont (Beaumont Street). La Taylorian Institute, la fako de modernaj lingvoj, uzas unu alon de la konstruaĵo. La muzeo mem enhavas la kolektojn de Elias Ashmole, patro kaj filo John Tradescant kaj grandegajn kolektojn de arkeologiajn specimenojn kaj belartaĵojn.

Ĝi posedas unu el la plej bonaj kolektoj de antaŭ-Rafaela arto.

Lastatempe oni multe modernigis la internon de la muzeo kaj ĝi nun havas restoracion kaj butikon. La biblioteko Sackler, malfermita en 2001 permesis la pligrandigon de la librokolekto, ĉefe per libroj pri la klasikaĵoj kaj antikva historio.