Kenopodiacoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:50, 28 nov. 2004
Kenopodiacoj estas planta familio el la dukotiledonaj plantoj. Ili estas plej ofte moltigaj plantoj, kun dikiĝanta tigo. La floroj havas malkomplikan konstruon, etaj kun verda perigonio;ili unuiĝas en diversaj infloresko (ofte disbranĉaj, cumo). Ili havas ofte fruktojn de glaneto aŭ kapsulo, sed ofte aperas ŝajnfrukto. Ili disvastiĝis surmonde adaptiĝis al la diversaj medioj: dezerto, marbordo, sala, seka grundo. La familio havas ĉ. 1500 speciojn. Ili ofte enhavas betacianon.
floroformulo: P5,3,2 aŭ 0A5-1G (2 aŭ 3-5) , ovario supre staranta.
La plej grava specio de la familio estas la diversaj subspecioj de beto (Beta vulgaris): sukerbeto (convar. altissima), furaĝa beto (convar. crassa), ruĝa beto (convar. conditiva). (Ili estas dujaraj plantoj)
Pliaj gravaj plantoj: spinaco, kenopodio,
Detala listo da genroj kaj specioj:
- Genro Chenopodium Kenopodio
- Chenopodium album kenopodio blanka / anserpiedo blanka
- Chenopodium ficifolium kenopodio triloba
- Chenopodium bonus-henricus kenopodio bona henriko
- Chenopodium glaucum kenopodio bluverda
- Chenopodium opulifolium kenopodio larĝfolia
- Chenopodium suecicum kenopodio sveda
- Chenopodium rubrum kenopodio ruĝa
- Chenopodium botryodes kenopodio daŭraflora
- Chenopodium hybridum kenopodio hibrida
- Chenopodium murale kenopodio mura
- Chenopodium urbicum kenopodio triangula
- Chenopodium polyspermum kenopodio multsema
- Chenopodium vulvaria kenopodio fiodora
- Genro Atriplex Atriplo
- Atriplex patula atriplo disa
- Atriplex littoralis atriplo stranda
- Atriplex hastata atriplo triangula
- 'Atriplex oblongifolia atriplo mallarĝfolia
- Atriplex laciniata atriplo loba
- Atriplex rosea atriplo stela
- Genro Spinacia Spinaco
- Genro Beta
- Beta vulgaris maritima beto stranda
- Genro Salicornia Salokorno
- Salicornia europaea salokorno suka