Nereo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
TobeBot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: la:Nereus |
e roboto aldono de: sq:Nereu |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
[[ru:Нерей]] |
[[ru:Нерей]] |
||
[[simple:Nereus]] |
[[simple:Nereus]] |
||
[[sq:Nereu]] |
|||
[[sr:Нереј]] |
[[sr:Нереј]] |
||
[[sv:Nereus]] |
[[sv:Nereus]] |
Kiel registrite je 15:25, 18 apr. 2010
Laŭ la helena mitologio, Nereo estis unu el la Titanoj , la unua filo de Pontos, personigo de la maro, kaj Gaja, personigo de la tero. Nereo estis la dio de la maro, longan tempon antaŭ Pozidono. Li aspektis kiel maljunulo, pli saĝa kaj pacema ol la posta Pozidono. Li loĝis funde de la maro, en prilumita groto. Kelkfoje li eliris el tiu ŝirmejo, kaj helpis la teranojn. Tiel li indikis al Heraklo la vojon por iri en la ĝardeno de la Hesperidinoj.
Nereo edziĝis kun Doris. Ŝi estis nimfo de la oceano, unu el la 3000 filinoj de Oceano kaj la titanino Tetiso. Doris naskis 50 filinojn, kiuj nomiĝis la nereidinoj. Ili personigis la ludantajn ondojn de la maro. Liaj brustoj estis virinaj sed ili havis fiŝvostojn. Ili kantadis kaj dancadis por distri sian patron en la groto. Ili kutime rajdis tritonojn, kiuj estis la idojn de Tritono aŭ marĉevalojn . Ili helpis la pereantajn maristojn. Inter la plej famaj nereidinoj, ludas gravan rolon Tetiso, Galateo kaj Amfitrito.