Elizabeth Blount: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ariadne (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
ButkoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:Elizabeth Blount
Linio 24: Linio 24:
[[Kategorio:Historio de Anglio]]
[[Kategorio:Historio de Anglio]]
[[Kategorio:Britaj virinoj]]
[[Kategorio:Britaj virinoj]]




[[de:Elizabeth Blount]]
[[de:Elizabeth Blount]]
[[en:Elizabeth Blount]]
[[en:Elizabeth Blount]]
[[es:Isabel Blount (1502-1540)]]
[[es:Elizabeth Blount]]
[[fr:Elizabeth Blount]]
[[fr:Elizabeth Blount]]
[[it:Elizabeth Blount]]
[[it:Elizabeth Blount]]

Kiel registrite je 11:00, 22 sep. 2010

Elizabeth BLOUNT (n. ĉ. 1502, m. 1539 aŭ 1540), konita kiel "Bessie Blount", estis kromvirino de Henriko la 8-a (Anglio).

Gepatroj

Ŝi estis filino de kavaliro John Blount kaj Catherine Pershall de Bridgnorth, Shropshire. En 1513 ŝia patro akompanis Henrikon la 8-an al Francio kiam tiu militis kontraŭ Ludoviko la 12-a (Francio).

Vivo

Kiel juna knabino Elizabeth eniris la sekvantaron de Katerino de Aragono, la unua edzino de Henriko la 8-a. Ĉirkaŭ 1514 ŝi iĝis kromvirino de la reĝo, kaj ilia amafero daŭris plurajn jarojn. La 15-an de junio 1519 ŝi naskis Henry Fitzroy (1-a duko de Richmond kaj Somerset), la sola nelegitima filo de la reĝo kiun tiu oficiale agnoskis. Nelonge post tio Henriko komencis amaferon kun Mary Boleyn.

En 1522 Henriko kaj lia ĉefministro Thomas Wolsey aranĝis avantaĝan edzigon de Elizabeth al Gilbert Tailboys (1-a barono Tailboys de Kyme), kaj ŝi kaj ŝia edzo ricevis donacojn de la reĝo. Gilbert Tailboys mortis en 1530 kaj Elizabeth trovis sin riĉa vidvino kun bienoj en Lincolnshire. Inter 1533 kaj 1535 ŝi edziĝis al najbara bienisto, Edward Clinton (1-a grafo de Lincoln). Mallonge Elizabeth aniĝis al la sekvantaro de Anna de Kleve, la kvara edzino de Henriko la 8-a, sed ŝi forlasis sian postenon pro malsano. Laŭdire Elizabeth mortis pro ftizo.

Idoj

Krom Henry Fitzroy, Elizabeth naskis ses idojn:

  • Elizabeth kaj Gilbert Tailboys havis:
  • Elizabeth kaj Edward Clinton havis:
    • Bridget (n. ĉ. 1536), kiu edziĝis al Robert Dymoke (1531-1580) kiu mortis en karcero pro romkatolikismo
    • Katherine (ĉ.1538-1621), kiu edziĝis al William Burgh (2-a lordo Burgh)
    • Margaret (n. ĉ.1539), kiu edziĝis al Charles Willoughby (2-a barono Willoughby de Parham)