Rurikidoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: ga:Clann Rurik |
e roboto modifo de: it:Rurikidi |
||
Linio 51: | Linio 51: | ||
[[hr:Rjurikoviči]] |
[[hr:Rjurikoviči]] |
||
[[hu:Rurik-dinasztia]] |
[[hu:Rurik-dinasztia]] |
||
[[it: |
[[it:Rurikidi]] |
||
[[ja:リューリク朝]] |
[[ja:リューリク朝]] |
||
[[ka:რიურიკების დინასტია]] |
[[ka:რიურიკების დინასტია]] |
Kiel registrite je 17:21, 21 okt. 2010
Rjurik (ruse Рюрик) estas nomo de princo de Novgorodo, kies idoj reĝis en Rusio pli ol sep jarcentojn, ekde 862 ĝis 1598. Li estis fondinto de la dinastio Rjurik aŭ Rjurikidoj, la unua monarka dinastio en Rusio.
Origino
La naskiĝdato de Rjurik estas nekonata, li mortis en 879.
Ekzistas du ĉefaj versioj de lia origino. Laŭ plej ofte menciata versio li estis skandinava varengo Hroerikr, kiun invitis, kvazaŭ dungis, kelkaj nord-okcidentaj rusaj gentoj por regi en Novgorodo, laŭ tiamaj kutimoj.
Laŭ la alia supozo, li estis okcidenta slavo kaj lia nomo Rjurik estas derivaĵo el Rarog (slavone "falko").
Invito de varengoj
Interetnaj konfliktoj okazintaj tiam bezonis finon kaj konstantan pacon. Plej bona kaj efika rimedo en 862 estis invito de tri fratoj varengoj: Rjurik, Truvor kaj Sineus, kiuj famiĝis kiel elstaraj militistoj kaj regintoj. Kune kun ili venis en tiun landon multenombra sekvantaro, inkluzive iliajn familiojn.
Reĝado
La 17-jara reĝado de Rjurik en Novgorodo grave vastigis ĝian teritorion kaj alportis plibonigon de vivkondiĉoj de la tiea loĝantaro.
En 864 ambaŭ liaj fratoj mortis kaj de tiam li regis sole.
Lia familio
Oni sciigas, ke Rjurik havis kelkajn edzinojn kaj idojn. En la historio restis la nomo de lia edzino Efanda, kiu naskis lian filon kaj heredinton Igor. Postaj kronikoj mencias lin kiel Igor la Olda.
Morto de Rjurik kaj posta reĝado
Princo Rjurik mortis en 879. Ĉar lia filo Igor estis ankoraŭ juna, do poste komencis regi Oleg, lia bofrato, frato de Efanda.