Masakro de Sand Creek: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: ca:Massacre de Sand Creek
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ru:Бойня на Сэнд-Крик
Linio 19: Linio 19:
[[ja:サンドクリークの虐殺]]
[[ja:サンドクリークの虐殺]]
[[pl:Masakra nad Sand Creek]]
[[pl:Masakra nad Sand Creek]]
[[ru:Бойня на Сэнд-Крик]]

Kiel registrite je 09:23, 27 jan. 2011

La masakro de Sand Creek okazis en Usono, la 29-an de novembro 1864. La masakron de indianoj gvidis John M. Chivington kaj efektivigis kun solduloj de Colorado. Ili masakris kelkcentojn da viroj, virinoj kaj infanoj, kvankam ili flirtis blankan flagon. La viktimoj estis skalpitaj, la kadavroj estis torturitaj, stumpigitaj.


Oni trovis oron en la 1950-aj jaroj en okcidenta parto de Kansas. La evento allogis amason da blankuloj, kiuj venis en konflikton kun la indianaj triboj de Cheyenne kaj Arapaho.

La konflikto tiel akriĝis, ke guberniestro John Evans komisiis setlejiston John M. Chivington kaj liajn memvarbitajn soldatojn pri restarigo de la paco. Post bataletoj, la indianoj emis al packontrakto, sed Chivington pensis alion.

Li kaj lia taĉmento murdis tutan bivakon de la indianoj la 29-an de novembro 1864. Okulatestanto de la afero estis George Bent, filo de pelt-komercisto, kiu notis kaj diskonigis la eventojn.

Kvankam la militistara gvidantaro dekretis pri esplorado, sed la murdistoj restis senpunitaj.