Muzoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota modifo de: pt:Musa
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota modifo de: it:Muse (Religione greca)
Linio 53: Linio 53:
[[id:Musai]]
[[id:Musai]]
[[is:Menntagyðjur]]
[[is:Menntagyðjur]]
[[it:Muse (mitologia)]]
[[it:Muse (Religione greca)]]
[[ja:ムーサ]]
[[ja:ムーサ]]
[[ka:9 მუზა]]
[[ka:9 მუზა]]

Kiel registrite je 12:08, 14 nov. 2011

Ĉe la helena mitologio la Muzoj (greke Μουσαι, Mousai) estas la grekaj diinoj de la lernado, la belartoj, la kulturo, kaj la inspiro. Ili estas la filinoj de Zeŭso kaj Mnemozino, kaj naskiĝis en Pieria piede de la Monto Olimpo. Dum jarcentoj la Muzoj estas adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, ĉi tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj tiel mouseion, de kie la vorto muzeo.

La Naŭ Muzoj:

  • Erato (Ἐρατώ) (= amantino) muzo de ampoezio (enmane kun liuteto)
  • Eŭterpo (Εὐτέρπη) (= delektantino) de muziko kaj liriko (kun fluto)
  • Kaliopo (Καλλιόπη) (= belvoĉulino) de epika poezio (kun skribtabulo)
  • Klio (Κλειώ) (= glorigantino) de historio (kun skribrulaĵo)
  • Melpomeno (Μελπομένη) (= kantantino) de tragedio (kun tragika masko)
  • Polimnio (Πολυμνία) (= multhimnulino) religia poezio (kun vualo)
  • Talio (Θάλεια) (= vivĝojulino) de komedio (kun komika masko)
  • Terpsiĥoro (Τερψιχόρα) (= dancemulino) de danco (kun liuto)
  • Uranio (Οὐρανία) (= ĉielulino) de astronomio (kun globo)