Forsyth-Edwards-Skribsistemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: zh:福斯夫-愛德華茲記號法
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 45: Linio 45:
[[pl:Notacja Forsytha-Edwardsa]]
[[pl:Notacja Forsytha-Edwardsa]]
[[pt:Notação Forsyth-Edwards]]
[[pt:Notação Forsyth-Edwards]]
[[ru:Нотация Форсайта—Эдвардса]]
[[ru:Нотация Форсайта — Эдвардса]]
[[sl:Forsyth-Edwardsov zapis]]
[[sl:Forsyth-Edwardsov zapis]]
[[zh:福斯夫-愛德華茲記號法]]
[[zh:福斯夫-愛德華茲記號法]]

Kiel registrite je 03:03, 24 jun. 2012

La Forsyth-Edwards-Notacio (FEN) estas normala skribsistemo por priskribi ŝakan pozicion. FEN celas provizi ĉiujn informojn por rekomenci ludon de specifa pozicio.

David Forsyth kreis la skribsistemo dum la 19-a jarcento. Steven Edwards poste plivastigis ĝin por subteni la komputilan uzadon. FEN estas parto de la skribsistemo PGN por tute difini la komencan pozicion, kiam ĝi estas ekzemple malsama ol la norma pozicio.

FEN precizigas la pozicion en nur unu teksta lineo. Ĝi uzas nur ASCII-ajn literojn. Dosiero, kiu enhavas FEN-ajn registrojn, devus havi sufiskon ".fen".

FEN-registro enhavas 6 kolumnojn:

  • Pecaj pozicioj. La tabulo estas priskribita de maldekstre

al dekstre, komence de la supera parto al la suba de la tabulo.

  • Aktiva koloro (aŭ vico).
  • Arok-ebleco.
  • Pasad-ebleco.
  • Nombro de duonaj movoj sen kapto aŭ sen peon-movo (pro la kvindekmova regulo).
  • Nombro de movoj entute ekde la komenco de la ludo.

Ekzemploj

Jen FEN por la starta pozicio:

rnbqkbnr/pppppppp/8/8/8/8/PPPPPPPP/RNBQKBNR w KQkq - 0 1

Jen FEN post la unua movo 1. e4:

rnbqkbnr/pppppppp/8/8/4P3/8/PPPP1PPP/RNBQKBNR b KQkq e3 0 1