Aras: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota modifo de: eu:Aras (ibaia); cosmetic changes
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: hi:अरस नदी
Linio 32: Linio 32:
[[fi:Araks]]
[[fi:Araks]]
[[fr:Araxe]]
[[fr:Araxe]]
[[hi:अरस नदी]]
[[hr:Aras]]
[[hr:Aras]]
[[hu:Araksz]]
[[hu:Araksz]]

Kiel registrite je 05:37, 23 aŭg. 2012

Araks proksime de Julfa-Iran (maldekstre Irano, dekstre Naĥiĉevano).

Araks (aŭ Aras, Arakso, Araso; turke Aras, armene Արաքս, perse ارس, azere Araz, kurde Aras aŭ Araz; ruse Аракс) estas rivero kiu trafluas aŭ apudfluas Turkion, Armenion, Iranon kaj Azerbajĝanon. Ĝi longas 955 kilometrojn, havas la akvokolektan areon (basenon) de 102 000 km², tiel ĝi estas grava rivero de la Kaŭkazo.

Priskribo

Ĝi fontas en proksimo de la turkia Erzurum, ĝin alfluas sudoriente de Digor rivero Arpaçay. Ĝi fluas poste en proksimo de la malnova armena ĉefurbo Ani, poste tra la turka-armena limo kaj apudfluas la koridoron inter Turkio kaj la azerbajĝana de la eksklavo Naĥiĉevano. Post tio la Arakso fluas sur la irana-naĥiĉevana, poste sur la irana-armena limo, poste enfluas Azerbajdĝanon, kiu kunfluas ĉe vilaĝo Sabirabad kun la pli granda Kura.

Ĝiaj dekstarj (sudaj) alfluantaj riveroj: Zangmar, Sariso, Ghotour, Haĝilar, Kalibarr, Ilghena, Darreh kaj Balha. Maldekstraj (nordaj) alfluaj riveroj: Ghareso, Arpaçay, Metsamor, Hrazdan, Azat, Vedi, Arpa, Vorotan, Voghdji, Megri, Ĥaĉin, Oĥĉi, Kuri kaj Kandlan.