Farid ad-Din Attar: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2) (robota aldono de: simple:Farid-ud-din Attar |
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta ja:ファリード・アド=ディーン・アッタール al ja:ファリードゥッディーン・アッタール |
||
Linio 32: | Linio 32: | ||
[[hy:Աթթար]] |
[[hy:Աթթար]] |
||
[[it:Farid al-Din 'Attar]] |
[[it:Farid al-Din 'Attar]] |
||
[[ja:ファリード |
[[ja:ファリードゥッディーン・アッタール]] |
||
[[jv:Attar saka Nishapur]] |
[[jv:Attar saka Nishapur]] |
||
[[kk:Фарид ад-дин Аттар]] |
[[kk:Фарид ад-дин Аттар]] |
Kiel registrite je 22:30, 13 jan. 2013
Farid-ud-din Attar (n. ĉ. 1145, m. aprilon 1221), ofte konata simple kiel Attar, estis persa sufisma poeto.
Vivo
Attar naskiĝis ĉe Nejŝaburo en Ĥorasano, kaj verŝajne lia patro estis farmaciisto. La nomo "Attar" mem signifas "farmaciisto", kaj Attar laboris en tiu profesio. Multaj homoj petis liajn konsilojn, kaj konfidis al li siajn problemojn, kaj tio profunde tuŝis lin. Fine li forlasis sian apotekon kaj vojaĝis al aliajn landojn, kie li renkontis sufismajn ŝejkojn. Reveninte, li forte subtenis sufismajn konceptojn.
Li mortis aprile de 1221 dum masakro fare de mongoloj. Dum la 16-a jarcento memore al li konstruiĝis maŭzoleo en Nejŝaburo.
Verkoj
Attar mem diris ke li estas flua poeto en kies menson alvenas pli da ideoj ol li povus uzi. Tamen ne tute certas ke Attar fakte verkis ĉiujn el la multaj verkoj atribuataj al li.
Eble lia plej fama verko estas la longa poemo Manteq aṭ-Ṭayr (konata kiel La Konferenco de Birdoj). La upupo estras serĉon fare de diversaj specoj de birdoj por sia reĝo la simurgo (mita birdo), kaj la birdoj spertas multajn aventurojn kaj testojn. Ne ĉiuj finas la serĉon, sed tiuj kiuj sukcesas perdas sian propran identecon kaj iĝas ili mem la simurgo - metaforo de la unuiĝo de la homo spirito kaj Dio. La poemo plenplenas da sufismaj konceptoj.