Presbiterianismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
YFdyh-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 35: Linio 35:
[[it:Presbiterianesimo]]
[[it:Presbiterianesimo]]
[[ja:長老派教会]]
[[ja:長老派教会]]
[[ka:პრესვიტერიანობა]]
[[ko:장로교]]
[[ko:장로교]]
[[lt:Presbiterionai]]
[[lt:Presbiterionai]]

Kiel registrite je 20:25, 17 jan. 2013

John Knox

Presbiteriismo estas kristana konfesia tradicio kiu devenas de la disvolviĝo de la instruoj de Johano Kalvino kaj liaj posteuloj ĉefe en Skotlando. La nomo de la konfesio estas derivita el la termino presbiterio, kiu estas baza eklezia unuo iom simila al diocezo. Tamen, plej multaj presbiteriaj eklezioj ne havas episkopojn. La pli grandaj presbiteriismaj eklezioj havas ankaŭ organizajn nivelojn super la presbiterio, kutime nomataj "sinodoj" kaj "ĝeneralaj asembleoj".

Presbiteriismo komenciĝis en la 16-a jarcento, kiam John Knox revenis al Skotlando post studado kun Kalvino en Ĝenevo.

La oficiala Eklezio de Skotlando estas presbiteria, kaj ekzistas pluraj aliaj presbiteriaj eklezioj en tiu lando, kaj aliaj en Anglio, Kimrio, Usono, Kanado ktp.