WikiTrans: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Eckhard (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Eckhard (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |

Linio 6: | Linio 6: | ||
==Maŝintradukado== |
==Maŝintradukado== |

La tradukoj de WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, [[GramTrans]], kiu kombinas profundan lingvistikan analizon ([[kuntekstlimiga gramatiko|Constraint Grammar]]) kun grandaj vortaroj kaj kuntekstdependaj tradukreguloj. Entute la sistemo uzas 6000 analizajn regulojn, dekojn da miloj da semantikaj reguloj, kaj 100.000-vortajn vortarojn por analizo kaj traduko. Kaj la daŭra evoluigo de la MT-sistemo kaj la fakto ke Vikipedio-artikoloj konstante estas aktualigataj, necesigas laborplanon kun regulaj ĝisdatigoj. Tiel novaj artikoloj tradukiĝas post apero, kaj malnovaj tradukoj refariĝas en intervaloj de kelkaj monatoj. |
La tradukoj de WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, [[GramTrans]], kiu kombinas profundan lingvistikan analizon ([[kuntekstlimiga gramatiko|Constraint Grammar]]) kun grandaj vortaroj kaj kuntekstdependaj tradukreguloj. Entute la sistemo uzas 6000 analizajn regulojn, dekojn da miloj da semantikaj reguloj, kaj 100.000-vortajn vortarojn por analizo kaj traduko, aparte por ĉiu traktita lingvo.<ref name="MT-summit">{{Cite journal | last1 =Bick| first1 =E.| title = Dan2eng: Wide-Coverage Danish-English Machine Translation| journal =En: Bente Maegaard (ed.), Proceedings of Machine Translation Summit XI, Copenhagen, Denmark| volume =14| issue =| pages =37-43| month =| year =2007| doi =| PMID =}}</ref> |

Kaj la daŭra evoluigo de la MT-sistemo kaj la fakto ke Vikipedio-artikoloj konstante estas aktualigataj, necesigas laborplanon kun regulaj ĝisdatigoj. Tiel novaj artikoloj tradukiĝas post apero, kaj malnovaj tradukoj refariĝas en intervaloj de kelkaj monatoj. |

==WikiTrans-serĉinterfaco== |
==WikiTrans-serĉinterfaco== |

Linio 12: | Linio 14: | ||
==Historio== |
==Historio== |

Post la nasko de la maŝintraduka sistemo GramTrans en 2006/2007 kaj ĝia adapto al Vikipediaj taskoj en 2009, la unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj, kaj la unua tradukorondo kompletiĝis la 15-an de marto 2010. La dua fazo, celanta vastigi la unuan tradukrondon al 3 milionoj da artikoloj, finiĝis en decembro 2010. En 2011 la ĝemela angla-dana sistemo estis adaptita al Wikipediaj tekstoj, sed la tasko - kredeble pli malfacila ol por Esperanto - ne ankoraŭ atingis sufiĉan nivelon por oficiala lanĉo de dana WikiTrans. En 2012 la fokuso denove estis sur la esperanta WikiTrans, kaj donaco de [[ESF]] (Esperanto Studies Foundation) permesis krei multkernan plurkomputilon, kun 32 kernoj, kiu 10-obligis la antaŭan tradukrapidecon, permesante regulajn aktualigojn kaj retradukojn. WikiTrans estis prezentitaj en pluraj sciencaj forumoj, inter alie la [[NoDaLiDa]] kaj [[KAEST]] konferencoj.<ref name="nodalida">{{Cite journal | last1 =Bick| first1 =E.| title = WikiTrans, The English Wikipedia in Esperanto. |
Post la nasko de la maŝintraduka sistemo GramTrans en 2006/2007 kaj ĝia adapto al Vikipediaj taskoj en 2009, la unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj, kaj la unua tradukorondo kompletiĝis la 15-an de marto 2010. La dua fazo, celanta vastigi la unuan tradukrondon al 3 milionoj da artikoloj, finiĝis en decembro 2010. En 2011 la ĝemela angla-dana sistemo estis adaptita al Wikipediaj tekstoj, sed la tasko - kredeble pli malfacila ol por Esperanto - ne ankoraŭ atingis sufiĉan nivelon por oficiala lanĉo de dana WikiTrans. En 2012 la fokuso denove estis sur la esperanta WikiTrans, kaj donaco de [[ESF]] (Esperanto Studies Foundation) permesis krei multkernan plurkomputilon, kun 32 kernoj, kiu 10-obligis la antaŭan tradukrapidecon, permesante regulajn aktualigojn kaj retradukojn. WikiTrans estis prezentitaj en pluraj sciencaj forumoj, inter alie la [[NoDaLiDa]] kaj [[KAEST]] konferencoj.<ref name="nodalida">{{Cite journal | last1 =Bick| first1 =E.| title = WikiTrans, The English Wikipedia in Esperanto. En: Proceedings of NODALIDA 2011 (Riga, Latvio)| journal =NEALT Proceedings Series| volume =14| issue =| pages =8.16| month =| year =2011| doi =| PMID =}}</ref> |

==Reviziado de WikiTrans-artikoloj por la originala esperanta Vikipedio== |
==Reviziado de WikiTrans-artikoloj por la originala esperanta Vikipedio== |

Linio 20: | Linio 22: | ||

Tio gvidas vin al revizia interfaco, kie vi povas kontroli, kaj se necese korekti, la aŭtomatan tradukon. |
Tio gvidas vin al revizia interfaco, kie vi povas kontroli, kaj se necese korekti, la aŭtomatan tradukon. Ĉiu tekstero havas 3 statojn - nova, vidita kaj kontrolita. Post tralego de iu tekstparto, uzu la kontrolbutonojn sub ĝi por ŝanĝi la statojn. Ne necesas traklaki ĉion por povi eksporti la tradukon, do se iuj partoj tre bone tradukiĝis, aŭ se temas pri listoj aŭ referencoj, povas sufiĉi simple tralegi. |

[[Dosiero:Wikitrans howto revizio.png|800px|centra]] |
[[Dosiero:Wikitrans howto revizio.png|800px|centra]] |

Kiam kontenta, rulu al la fino de la paĝo kaj elektu "Show in Wikimedia format". |
Kiam kontenta, rulu al la fino de la paĝo kaj elektu "Show in Wikimedia format" (Montru en Vikiformato). La rezulto estas la kutima sintakso de vikipedia redaktopaĝo, kaj eksporteblas rekte al Vikipedio. |

[[Dosiero:Wikitrans howto postactions.png|300px|centra]] |
[[Dosiero:Wikitrans howto postactions.png|300px|centra]] |

Kopiu la enhavon de tiu paĝo per CTRL-a CTRL-c, kaj enmetu ĝin (CTRL-v) en kreopaĝon de la origina Vikipedio. |
Kopiu la enhavon de tiu paĝo per CTRL-a CTRL-c, kaj enmetu ĝin (CTRL-v) en kreopaĝon de la origina Vikipedio. Vi ankaŭ povas elŝuti la kontrolitan artikolon al via komputilo por plia prilaboro, ekzemple forigo de malinteresaĵoj aŭ aldono de ekstera materialo, el propra plumo aŭ tradukita el tria lingvo. |

[[Dosiero:Wikitrans howto wikiformat.png|600px|centra]] |
[[Dosiero:Wikitrans howto wikiformat.png|600px|centra]] |

Kiel registrite je 18:59, 4 feb. 2013
WikiTrans provizas Esperanto-tradukon de la anglalingva Vikipedio. Ĝi estas scienca kaj aplikaĵa projekto de la dana lingvoteknologia firmao GrammarSoft ApS, gvidata de la komputillingvisto Eckhard Bick, kunlabore kun Universitato de Suda Danio (Syddansk Universitet). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.[1]
Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 4 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 170.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj.
Maŝintradukado
La tradukoj de WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, GramTrans, kiu kombinas profundan lingvistikan analizon (Constraint Grammar) kun grandaj vortaroj kaj kuntekstdependaj tradukreguloj. Entute la sistemo uzas 6000 analizajn regulojn, dekojn da miloj da semantikaj reguloj, kaj 100.000-vortajn vortarojn por analizo kaj traduko, aparte por ĉiu traktita lingvo.[2]
Kaj la daŭra evoluigo de la MT-sistemo kaj la fakto ke Vikipedio-artikoloj konstante estas aktualigataj, necesigas laborplanon kun regulaj ĝisdatigoj. Tiel novaj artikoloj tradukiĝas post apero, kaj malnovaj tradukoj refariĝas en intervaloj de kelkaj monatoj.
WikiTrans-serĉinterfaco
En la tradukita materialo de la WikiTrans-retejo (epo.wikitrans.net por Esperanto), eblas paralele serĉi kaj la esperantan kaj la anglan kapvortojn. Aldone, la Lucene-bazita serĉinterfaco kapablas trovi - kaj ordigi - plentekstajn trafojn, ilustrante ilin per teksteroj. Disambiguado de plurobla kapvorto estas kromefiko de tio, kaj ne necesas plusendo-paĝoj por sekundaraj aŭ sinonimaj esprimoj, kiujn plejparte facile trovas kaj religas jam la normala serĉilo.
Historio
Post la nasko de la maŝintraduka sistemo GramTrans en 2006/2007 kaj ĝia adapto al Vikipediaj taskoj en 2009, la unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj, kaj la unua tradukorondo kompletiĝis la 15-an de marto 2010. La dua fazo, celanta vastigi la unuan tradukrondon al 3 milionoj da artikoloj, finiĝis en decembro 2010. En 2011 la ĝemela angla-dana sistemo estis adaptita al Wikipediaj tekstoj, sed la tasko - kredeble pli malfacila ol por Esperanto - ne ankoraŭ atingis sufiĉan nivelon por oficiala lanĉo de dana WikiTrans. En 2012 la fokuso denove estis sur la esperanta WikiTrans, kaj donaco de ESF (Esperanto Studies Foundation) permesis krei multkernan plurkomputilon, kun 32 kernoj, kiu 10-obligis la antaŭan tradukrapidecon, permesante regulajn aktualigojn kaj retradukojn. WikiTrans estis prezentitaj en pluraj sciencaj forumoj, inter alie la NoDaLiDa kaj KAEST konferencoj.[3]
Reviziado de WikiTrans-artikoloj por la originala esperanta Vikipedio
Eblas revizii WikiTrans-artikolojn kaj transpreni ilin en la originalan esperantan Vikipedion. Depende de la grandeco de la artikolo, temas pri kelkminuta aŭ duonhora laboro. Simple iru al http://gramtrans.com/editor/, entajpu (aŭ enkopiu) la URL de la angla artikolo kiun vi volas traduki, elektu "English-to-Esperanto (VISL)", kaj premu "Fetch".
Tio gvidas vin al revizia interfaco, kie vi povas kontroli, kaj se necese korekti, la aŭtomatan tradukon. Ĉiu tekstero havas 3 statojn - nova, vidita kaj kontrolita. Post tralego de iu tekstparto, uzu la kontrolbutonojn sub ĝi por ŝanĝi la statojn. Ne necesas traklaki ĉion por povi eksporti la tradukon, do se iuj partoj tre bone tradukiĝis, aŭ se temas pri listoj aŭ referencoj, povas sufiĉi simple tralegi.
Kiam kontenta, rulu al la fino de la paĝo kaj elektu "Show in Wikimedia format" (Montru en Vikiformato). La rezulto estas la kutima sintakso de vikipedia redaktopaĝo, kaj eksporteblas rekte al Vikipedio.
Kopiu la enhavon de tiu paĝo per CTRL-a CTRL-c, kaj enmetu ĝin (CTRL-v) en kreopaĝon de la origina Vikipedio. Vi ankaŭ povas elŝuti la kontrolitan artikolon al via komputilo por plia prilaboro, ekzemple forigo de malinteresaĵoj aŭ aldono de ekstera materialo, el propra plumo aŭ tradukita el tria lingvo.
Se vi ne jam malfermis tian, vi serĉu la (ankoraŭ neekzistantan) esperantan titolon en la esperanta Vikipedio, kaj elektu "Kreu la paĝon xxx en ĉi tiu Vikio". Uzu la kontrolilojn sube de la kreopaĝo por antaŭrigardi kaj konservi vian artikolon.
La GramTrans Reviziilo mem rekonas ke temas pri Vikipedio-artikolo kaj rekreas Vikisintakson el la reviziita traduko, uzante la <S1>...</S1>, <S2>...</S2> ktp. markojn kiujn vi vidas dum reviziado. Do nur movu, ne forigu ilin, krom se vi ankaŭ forigas la markitan enhavon. La Reviziilo ankaŭ klopodas trakti interartikolajn ligoj, ŝablonojn kaj referencojn, sed tio estas tre komplika afero, kaj povas misfunkcii, interalie kie ne ekzistas esperanta ŝablono ekvivalenta al la angla. Vi do prefere riparu aŭ forigu misfunkciantajn aŭ ne-ekzistantajn ŝablonojn kaj ligojn antaŭ ol aktivigi la tradukitan artikolon.
Tuja dumkonekta traduko
WikiTrans disponigas ĉiujn anglajn artikolojn en preta traduko, sed povas foje ekzisti ligiloj al tre novaj paĝoj ankoraŭ ne kaptitaj de la tradukripeta intervalo. En tiu kazo WikiTrans kreas vivan tradukon post kelkaj sekundoj. En plej malbonŝanca kazo, dum tia foliumado kun pluraj dumkonektaj tradukpetoj, la maŝino ne plu liveras tradukojn, konsiderante ke temas pri senpaga servo, kiu tamen kostas servilajn rimedojn.
URL-o ĉe jam tradukitaj artikoloj | http://epo.wikitrans.net/

URL-o ĉe dumkonekte tradukitaj paĝoj | http://gramtrans.com/gt/url/result-style.php?pair=

URL-o al vikikodo de dumkonekte tradukitaj paĝoj | http://gramtrans.com/gt/url/mediawiki.php?pair=<lingvoparo>&lang=<projektokodo>&title=<alilingva titolo>

Wikilingue
Simila al projekto WikiTrans estas projekto Wikilingue (Wikilingue.com Beta, 2010) kiu proponas kolekton da vikipediaj artikoloj aŭtomate tradukitaj de kelkaj iberiaj lingvoj kaj el la franca al la samaj kaj al Esperanto. '
References
- ↑ Bick, Eckhard. (2010) WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto. En: Modernaj teknologioj por Esperanto (KAEST 2010). pp. 28-41. Espero/E@I, Partizánske.
- ↑ (2007) “Dan2eng: Wide-Coverage Danish-English Machine Translation”, En: Bente Maegaard (ed.), Proceedings of Machine Translation Summit XI, Copenhagen, Denmark 14, p. 37–43.
- ↑ (2011) “WikiTrans, The English Wikipedia in Esperanto. En: Proceedings of NODALIDA 2011 (Riga, Latvio)”, NEALT Proceedings Series 14, p. 8.16.
Eksteraj ligiloj
- GramTrans, retejo de la firmao
- WikiTrans, tradukprojekto al Esperanto
- Suddana universitato
- Wikilingue, alia projekto por aŭtomate traduki Vikipedion - el la hispana -
Diskutoj pri WikiTrans
- Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj (en ipernitia blogo de Bernardo)
- Revolucio en Vikipedia laboro (en ipernitia blogo de Zlatko Tišljar )
- Diskuto pri WikiTrans en la Vikipedia Diskutejo