Modela UN: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 38: Linio 38:
[[it:Model United Nations]]
[[it:Model United Nations]]
[[ja:模擬国連]]
[[ja:模擬国連]]
[[ko:모의유엔]]
[[ko:모의 국제 연합]]
[[nl:Model United Nations]]
[[nl:Model United Nations]]
[[pl:Model United Nations]]
[[pl:Model United Nations]]

Kiel registrite je 02:48, 12 feb. 2013

En kluboj, teamoj, kaj programoj de Modela UN (MUN) tra la mondo, junuloj envolvas sin en simulataj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj similaj internaciaj organizaĵoj, diskutante la problemojn de la mondo kaj klopodante eltrovi solvojn. "Delegitoj" devas respekte reprezenti la efektivajn dezirojn de la nacioj al ili elektigitaj, kaj oni instigas al ili plene esplori la aferon, eĉ ĝis kontakto al loka ambasadejo por peti informon.

MUN-kluboj kaj teamoj modiĝas ĉe liceoj kaj universitatoj, ĉar ili donas utilegan sperton pri esplorado kaj prelegado, kaj fundan konon de mondaferoj. Ĉe multaj lernejoj, MUN-programoj evoluas je ia altnivela konkurenca akademia sporto, defiante tiajn pli tradiciajn konkurencojn, kiaj debatoteamoj ktp.

Neniu ĉeforganizo estras aŭ regas la diversan aron de kluboj, teamoj kaj organizaĵoj de MUN, kaj tial parlamentaj reguloj kaj premisistemoj ege varias de unu kongreso al la sekva. Liston de la plejmulto de MUN-kongresoj tra la mondo prizorgas la Unuiĝintaj Nacioj-Asocio de Usono (UNA-USA).

Vidu ankaŭ: Euroscola

Eksteraj ligiloj