Elektra tensio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
informskatolo |
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝas ar:جهد كهربائي al ar:جهد (كهرباء) |
||
Linio 50: | Linio 50: | ||
[[Kategorio:Elektra tensio|!]] |
[[Kategorio:Elektra tensio|!]] |
||
[[ar:جهد |
[[ar:جهد (كهرباء)]] |
||
[[az:Gərginlik (elektrik)]] |
[[az:Gərginlik (elektrik)]] |
||
[[be:Электрычнае напружанне]] |
[[be:Электрычнае напружанне]] |
Kiel registrite je 15:09, 24 feb. 2013
Fizika grando | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nomo | Tensio | |||||||||
Formula simbolo | U | |||||||||
| ||||||||||
Vidu ankaŭ: elektra kurento | ||||||||||
Elektra tensio estas diferenco de elektraj potencialoj inter du konduktiloj.
Se oni parolas pri tensio de unu konduktilo, ĉi tio signifas, ke la dua konduktilo estas maso de la aparato aŭ tero.
Per aliaj vortoj: La elektra tensio estas fizika grando indikanta, kiom da laboro respektive energio necesas, aŭ liberiĝas, kiam oni movas objekton kun certa elektra ŝargo laŭlonge de elektra kampo.
En elektrostatiko (magneta kampo sendependa de tempo), la ŝanĝo de tensio de la punkto al la punkto egalas la negativan integralon de la elektra kampo je la vojo inter tiuj du punktoj (Potencialdiferenco) :
Tiu rilato validas por ĉiuj elektraj kampoj, kaj por la kirlokampoj kaj por nekirlaj (potencial-)kampoj. Dum pri nekirlaj kampoj la tensio ne dependas de la vojo, pri kirlokampoj la tensio dependas de la vojo.
La klasika formulsimbolo de la tensio estas U (de la latina urgere = urĝigi, peli, premi; aŭ de la germana Unterschied); Pli kaj pli oni uzas la formulsimbolon V (de volto). La mezurunuo estas la volto (simbolo "V"), nomita laŭ Alessandro Volta.
Kutime la tensio en la publika elektra altern-kurenta reto estas 110 aŭ 230 voltoj, responde al trifaza tensio de ĉirkaŭ 190 resp. 400 V.