Urbodomo de Lübeck: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21: Linio 21:
dosiero:KriegsstubeHL1881.jpg|Pentraĵo de la Militsalono (1881) de Heinrich Hansen
dosiero:KriegsstubeHL1881.jpg|Pentraĵo de la Militsalono (1881) de Heinrich Hansen
</gallery>
</gallery>

== Apartaĵoj==
== Apartaĵoj==



Kiel registrite je 17:57, 21 jan. 2015

Urbodomo de Lübeck
Urbodomo de Lübeck, pentrita en 1885 de Cornelis Springer

La urbodomo de Lübeck en la hansa urbo Lübeck estas brikgotika konstruaĵo. Estas unu el la plej grandaj kaj gravaj urbodomoj en Germanujo.

Historio

La konstruo komenciĝis mallonge post la imperia senpereco, kiun ricevis Lübeck en 1226. Pri la frua konstruaĵo atestas ankoraŭ nun partoj ĉe la suda muro, kiuj konserviĝis en malfruromanika stilo. En 1308 la nova urbodomo estis preta. En 1435 okazis la alkonstruo de la Nova Salono laŭ malfrugotika stilo kun montroflanko okupita per turoj kaj konstruita el diverskoloraj brikoj, same kiel proksimume 150 Jahre pli malfrue la renesanca arkaĵo el sabloŝtono sur la foireja flanko fare de la flandraj skulptistoj Hans Fleminck kaj Hercules Midow (1570–1572). En 1594 la flandra skulptisto Robert Coppens starigis la renesancan ŝtuparon laŭ nederlanda stilo. Ĝi kondukis al la trezorĉambro de la urbodomo, kiu troviĝas malantaŭ la montromuro. La 29-an de marto 1942 la britaj bombatakoj detruis ĝin, kaj ĝi nun ne plu estas en uzo. Ĝia nomo „militĉambro“ montras, ke la hansa ligo ne nur influis la ekonomion, sed ankaŭ la politikon kaj ofte decidis pri milito kaj paco.

En la urbodomo kunsidis la urbestraro de la hansa urbo ankaŭ kiel juĝejo: la supera juĝejo estis ĝis 1820 apelacia juĝejo por decidoj el aliaj urboj, kiuj apartenis al aliaj urboj, kiuj estis transprenintaj la juraron de Lübeck.

La urbodomo ankoraŭ nun estas sidejo de la urbestro kaj kunvenejo de la urba konsilantaro. Krome ĉi tie troviĝas trinkejo en la kelovolboj. Al la domensemblo ankaŭ apartenas kancelario laŭ stilo de la brikorenesanco.

Urbodomo vidate de la tegmento de la Maria-Preĝejo

Interna arĥitekturo

La domo baziĝas sur arkaĵa trapasejo el krucripovolboj, sub kiu pli malfrue staris la budoj de la oraĵistoj kaj la urba pesejo.

Tuj malantaŭ la enirpordo troviĝas la giganta akceptejo kaj ŝtuparejo, en kiu pendas multaj bildoj, kiuj temoj pritraktas scenojn el la urbofondado. Dekstre troviĝas la renesanca portalo, kiu kondukas en la konsilistaran kaj aŭdiencan salonon. La salono laŭ tradicio estis la juĝoĉambro de la konsilistaro, en kiu ĝi kunsidis kiel supera juĝejo. La partoprenantojn de ĉi tiuj procesoj memoris bildigoj kaj proverboj parte bibliaj pri iliaj devoj.

Tuj super la akceptosalono en la mezepoko troviĝis la Hansa Salono, la kongresejo de la samnoma urboligo. Tiun ĉambron en 1818 anstataŭis administroĉambroj. En la okcidenta alo troviĝas la konsilistara salono ekestinta en 1891 laŭ novgotika stilo.

Apartaĵoj

Bildoj

Literaturo

  • Friedrich Bruns, Hugo Rahtgens, Lutz Wilde: Die Bau- und Kunstdenkmäler der Hansestadt Lübeck. Volumo 1, 2-a parto: Rathaus und öffentliche Gebäude der Stadt. Max Schmidt-Römhild, Lübeck 1974, pj. 3–273, ISBN 3-7950-0034-3

Fontoj

Ligoj eksteren

53.86703055555610.685483333333