Svisa montara hundo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Yvesn (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Yvesn (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
La '''svisa montara hundo''' (germane: Sennenhund) estas speco de hundo |
La '''svisa montara hundo''' (germane: Sennenhund) estas speco de hundo kiu originas de la [[Svisaj Alpoj]]. Ekzistas kvar rasoj de svisaj montaraj hundoj. Dum la du pli grandaj havas pezan konstruon kaj trankvilan temperamenton, la du pli malgrandaj estas pli facilmovaj. La rasoj varias de mezgranda ĝis tre granda. |
||
La antaŭuloj de ĉi tiuj hundoj estis uzataj de svisaj farmistoj por paŝtado de brutoj, kiel [[ŝafhundo]] kaj kiel [[gardohundo]]. Post kiam la graveco de ĉi tiuj farmhundoj malpliiĝis, ĉi tiuj hundospecoj preskaŭ malaperis fine de la 1800-aj jaroj. |
La antaŭuloj de ĉi tiuj hundoj estis uzataj de svisaj farmistoj por paŝtado de brutoj, kiel [[ŝafhundo]] kaj kiel [[gardohundo]]. Post kiam la graveco de ĉi tiuj farmhundoj malpliiĝis, ĉi tiuj hundospecoj preskaŭ malaperis fine de la 1800-aj jaroj. |
Kiel registrite je 15:34, 2 mar. 2021
La svisa montara hundo (germane: Sennenhund) estas speco de hundo kiu originas de la Svisaj Alpoj. Ekzistas kvar rasoj de svisaj montaraj hundoj. Dum la du pli grandaj havas pezan konstruon kaj trankvilan temperamenton, la du pli malgrandaj estas pli facilmovaj. La rasoj varias de mezgranda ĝis tre granda.
La antaŭuloj de ĉi tiuj hundoj estis uzataj de svisaj farmistoj por paŝtado de brutoj, kiel ŝafhundo kaj kiel gardohundo. Post kiam la graveco de ĉi tiuj farmhundoj malpliiĝis, ĉi tiuj hundospecoj preskaŭ malaperis fine de la 1800-aj jaroj.
Ĉirkaŭ 1900, pro la klopodoj de la svisa geologo kaj cinologo Albert Heim (1849 - 1937), pli kaj pli da atento estis atentata al ĉi tiuj hundoj. Sub la gvidado de Heim oni komencis "reprodukti" hundospecon, kiu montris pli da unueco ol la ĝis tiamaj tipoj. Kiel nomo por la nova raso, "Sennenhund" estis elektita, derivita de la germana vorto Senn (m) / Senne (v), kiu signifas (alpa) paŝtisto aŭ somera paŝtejo en la Alpoj.
Finfine ekestis kvar hundaj rasoj:
- la svisa montara hundo de Appenzell
- la svisa montara hundo de Bern
- la granda svisa montara hundo
- la svisa montara hundo de Entlebuch
Jen keklaj ekzemploj de svisaj montaraj hundoj montrantaj la similecon inter la rasoj kaj la tipa trikolora mantelo.
-
Svisa montara hundo de Bern
-
Svisa montara hundo de Entlebuch
-
Granda svisa montara hundo
-
Svisa montara hundo de Appenzeller