Polusa lumo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Schuetzm (diskuto | kontribuoj)
e korekteto
Suisui (diskuto | kontribuoj)
e fix fr
Linio 1: Linio 1:
[[da:Pol aurora]] [[de:Polarlicht]] [[en:Polar aurora]] [[fr: Aurore boréale]] [[nl:Poollicht]] [[ja:オーロラ]] [[sv:Norrsken]]
[[da:Pol aurora]] [[de:Polarlicht]] [[en:Polar aurora]] [[fr:Aurore boréale]] [[nl:Poollicht]] [[ja:オーロラ]] [[sv:Norrsken]]


Norda brilo konitas de ĉiam, sed nur en la 17-a jarcento oni komencis studi ĝin science. En jaro [[1621]], franca sciencisto kaj filozofo [[Pierre Gassendi|Gassendi]] priskribas tiun [[fenomeno]]n, kiu, kvankam maloftege, povas observiĝi ĝis latitudo de [[Provenco]]; En la 18-a jarcento la angla [[Edmund Halley|Halley]] ekkomprenas ke la [[tera magneta kampo]] rolas en ties estiĝo; [[Henry Cavendish|Cavendish]], en [[1768]], sukcesas pritaksi je kia alteco disvolviĝas la fenomeno.
Norda brilo konitas de ĉiam, sed nur en la 17-a jarcento oni komencis studi ĝin science. En jaro [[1621]], franca sciencisto kaj filozofo [[Pierre Gassendi|Gassendi]] priskribas tiun [[fenomeno]]n, kiu, kvankam maloftege, povas observiĝi ĝis latitudo de [[Provenco]]; En la 18-a jarcento la angla [[Edmund Halley|Halley]] ekkomprenas ke la [[tera magneta kampo]] rolas en ties estiĝo; [[Henry Cavendish|Cavendish]], en [[1768]], sukcesas pritaksi je kia alteco disvolviĝas la fenomeno.

Kiel registrite je 23:17, 16 aŭg. 2004


Norda brilo konitas de ĉiam, sed nur en la 17-a jarcento oni komencis studi ĝin science. En jaro 1621, franca sciencisto kaj filozofo Gassendi priskribas tiun fenomenon, kiu, kvankam maloftege, povas observiĝi ĝis latitudo de Provenco; En la 18-a jarcento la angla Halley ekkomprenas ke la tera magneta kampo rolas en ties estiĝo; Cavendish, en 1768, sukcesas pritaksi je kia alteco disvolviĝas la fenomeno.

Ekstera ligo


http://meta.wikipedia.org/upload/3/30/Norda_brilo.jpg

Rakonto de atestinto:

Sendormeco ne estas tipa por mi. Mi ja estas ne 60- sed nur 21-jara. Sed dum tiu nokto de 29 al 30-a de Oktobro dormo ne iris al mi. Horloĝo montris kvaronon antaŭ la kvara. Obstine kuŝante en la lito, mi malespere penis endormiĝi, anstataŭ lula kanto mi ŝaltis radion kaj vagis tra ĝiaj ondoj esperante ekaudi ion proksiman al mia koro.

Vicfoje trafinte iun lokan ondon meze de megaherca skalo, mi streĉis aŭdon al tio kion la DJ parolis. Li rakontis pri iuj strioj sur la ĉielo, ke oni devas plialtigi rigardon. Ekkompreninte ke io okazas al la ĉielo mi alsaltis la fenestron kaj vere ekvidis blankajn striojn similajn al nebulo sur la ĉielo. Streĉinte rigardon mi rimarkis ke ili moviĝas. Pensoj pri lasera spektaĵo rapide foriĝis kaj mi ekkuris en ĉambron al dolĉe dormantaj hejmanoj por voki ilin observi la nordan brilon. Tuj mi rememoris pri sovaĝanta dume magneta blizardo.

Kaj jen starante sur la balkono ni beatas pro tio ke ni iĝis spektanoj de magio. Ĉi tio estas nur la dua norda brilo kiun mi feliĉis vidi. La unua estis iam en 1986. Sed tiama brilo distingiĝis de la nuna. Ĝi okupis malpli da ĉielo kaj estis pli hela kaj viva. Norda brilo kiu ludis sur la ĉielo nokte la 30-an de oktobro aspektis andanta kaj malhastema. Ĝi okupis duonon da ĉielo inter tero kaj steloj kaj mi sentis ilin kvazaŭ grandegajn stalaktitojn pretaj por deŝiriĝi kaj enpikiĝi en teron. Norda brilo ludis siajn duondiafanaj kolonojn. Jen ili kreskiĝadis, jen etiĝadis kaj tute maliĝadis.

Vento fortiĝis kaj komencis peladi nin for de la balkono en varmecon de la ĉambro, nordaj “stalaktioj” komencis brili per tenere lila kaj verda koloro.La urbeto komforte lumiĝis per siaj apudvojaj lanternoj. Ie varmis fenestroj en domoj, kaj malantaŭ ili loĝis homoj kaj eĉ ne suspektis ke io okazas super iliaj tegmentoj. Bedaurinde…

Sed ĉi tion ankaŭ mi ne vidus se oni ne diris al mi. Dankon al DJ.


Aljono Mevo, Jakutsko, Rusio. Tradukis Boogier, Niĵnij Novgorod, Rusio.