Aglomeraĵo de Obninsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aglomeraĵo de Obninsk
Aglomeraĵo

LandoRusio
RegionoObninsk



vdr

Aglomeraĵo de Obninsk estas urba metropola regiono norde de Kaluga provinco. Ĝi konsistas el kelkaj urboj proksimaj unu al la alia kaj enhavas pli ol 200 mil loĝantojn. Centro de la aglomeraĵo estas Obninsk.

Urboj de la aglomeraĵo:

Nomo de urbo Jaro de fondo Areo (hektaroj, en 2009) Loĝantaro (loĝantoj, en 2010)
Obninsk 1946 4297 105595
Malojaroslavec 1402 1808 30638
Balabanovo 1584 1446 23533
Ĵukov 1656 2000 12637
Borovsk 1358 1044 11684
Jermolino 2008 724 10179
Belousovo 2004 227 8827
Entute 11546 203093

Borovsk, Malojaroslavec, Ĵukov, Balabanovo estas antikvaj setlejoj ekzistantaj ekde la mezepoko.

Obninsk estas moderna scienca urbo kaj urbo de la unua nuklea centralo en la mondo.

Jermolino kaj Belousovo estas malgrandaj novaj urboj (akceptis urban statuson en la 21-a jarcento).

Ĵukov, Borovsk kaj Malojaroslavec estas centroj de administraj distriktoj; Obninsk estas aparta urbo de Kaluga provinco.