Batalo de Bornhöved (1227)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Skandinavio en 1219 — Dani-okupitaj areoj estas prezentataj helverde.

La (dua) Batalo de Bornhöved okazis la 22an de Julio 1227 ĉe Bornhöved en Holstein. La grafo Adolfo la 4-a de Schauenburg kaj Holstein — estrante armeon konsistanta el trupoj el la urboj Lübeck kaj Hamburgo, ĉirkaŭ 1000 Ditmarsianoj kaj kombinitaj trupoj de Holstein proksimaj al variaj nobeloj de Norda Germanio — venkis super la reĝo Valdemar la 2-a de Danio kaj la velfo Otto la Infano.

Kiel rezulto de la batalo, la Dana limo kun la Sankta Romia Imperio estis movita norden kontraŭ la rivero Elbo al la rivero Eider, nome la suda limo de la Duklando Ŝlesvigo. Tiu limo restis valida ĝis 1806. La venka Adolfo la 4-a de Schauenburg reakiris la Graflandon de Holstein kaj lia kolego venkanto Alberto la 1-a, Duko de Saksio reasertis sin kiel feŭda senjoro de la grafoj de Schauenburg kaj Holstein kontraŭ la velfa postulo.[1] Dithmarschen forigis la Danan hegemonion kaj revenis al tre izola senjoreco ĉe la Princ-Arkiepiskopeco de Bremen, preparante la vojon al de facto aŭtonomeco kiel kamparana respubliko ĝis 1559. La Princlandeco de Rügen estis la nura posedo en la Sankta Romia Imperio lasita al Valdemaro post la batalo.

54° 4′ N 10° 12′ O / 54.067 °N, 10.200 °O / 54.067; 10.200 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cordula Bornefeld, "Die Herzöge von Sachsen-Lauenburg", in: Die Fürsten des Landes: Herzöge und Grafen von Schleswig, Holstein und Lauenburg [De slevigske hertuger; German], Carsten Porskrog Rasmussen (ed.) on behalf of the Gesellschaft für Schleswig-Holsteinische Geschichte, Neumünster: Wachholtz, 2008, pp. 373-389, pp. 373 kaj venontaj. ISBN 978-3-529-02606-5