Biaso de supereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La biaso de supereco (aŭ la sento de relativa supereco) estas kogna biaso. Ĝi estas tendenco pensi, ke oni mem malpli ofte misjuĝas ol aliuloj, kaj rekoni ke aliuloj mense eraras, sed ne konscias, ke ankaŭ oni mem eraras [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La socia psikologo Emily Pronin el la Universitato de Princeton, Usono, kun siaj kunlaborantoj Daniel Lin kaj Lee Ross kreis la anglan vorton de tiu kogna biaso[2].

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ĉe kuracistoj[redakti | redakti fonton]

Esploristoj aparte elmontris tiun kognan biason ĉe kuracistoj ekde la 1990-aj jaroj[3]. Ili demandis al 105 medicinaj studantoj, ĉu ili pensis ke la kuracilaj vendistoj, kiuj ofte vizitas ilin, influas iliajn personajn manierojn preskribi kuracilojn. Poste la esploristoj demandis al ili ĉu tio influas la preskribajn manierojn de iliaj kunlaborantoj kaj kunstudantoj. La studantoj havis 4 respondeblojn : tio ne influas, tio iome influas, tio duone influas, tio multe influas. 60 % de la studantoj respondis ke la vendistoj ne influas iliajn proprajn preskribajn manierojn, sed nur 20% respondis ke la vendistoj ne influas la preskribajn manierojn de iliaj kunlaborantoj. Inverse, nur 5% pensis ke la vendistoj influas duone aŭ multe iliajn proprajn preskribajn manierojn, dum 30 % pensis ke tiuj vendistoj influas duone aŭ multe la preskribajn manierojn de iliaj kunlaborantoj. Resume, la medicinaj studantoj do pensas ĝenerale ke ili estas malpli influeblaj ol siaj kunlaborantoj. Ili estas viktimoj de la biaso de supereco.

En la ĉiutaga vivo[redakti | redakti fonton]

La homoj ĝenerale pensas ke ili mem plibone kondukas aŭtojn ol aliuloj[4], aŭ ke ili mem estas pli popularaj ol siaj amikoj[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2002) “The Bias Blind Spot: Perceptions of Bias in Self Versus Others”, Personality and Social Psychology Bulletin 28 (3), p. 369–381. doi:10.1177/0146167202286008. 
  2. Emily Pronin, Center for Behavioral Decision Research
  3. (2001) “Of principles and pens: attitudes and practices of medicine housestaff toward pharmaceutical industry promotions”, The American Journal of Medicine 110 (7), p. ((551–557. doi:10.1016/S0002-9343(01)00660-X. 
  4. (1981) “Are we all less risky and more skillful than our fellow drivers?”, Acta Psychologica 47 (2), p. ((143–148. doi:10.1016/0001-6918(81)90005-6. 
  5. (2001) “What Makes You Think You're so Popular? Self-Evaluation Maintenance and the Subjective Side of the "Friendship Paradox"”, Social Psychology Quarterly 64 (3), p. ((207–223. doi:10.2307/3090112. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]