Episkopa bastono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
episkopa bastono en blazono (Nordwestmecklenburg)

Episkopa bastono (kurbobastono) estas bastono kun helike-kurba fino, simbolante la Bonan Paŝtiston. Ĝi estas eklezia insigno de la episkopoj en la romkatolika, anglikana kaj kelkaj eŭropaj protestantaj eklezioj; ankaŭ tiu de abatoj kaj abatinoj. Ĝi estis en la malnovaj tempoj simbolo de la laika potenco. Ĝi estas poduktita el metalo aŭ skulptita ligno, ĝi estas ofte tre ornamita.

Ĝia antaŭulo estas plej verŝajne la irbastono aŭ hoka paŝtista bastono. Ĝi estas unuafoje menciita en 633, inter la dokumentoj de la Toleda koncilio kiel simbolon de la episkopa regpotenco. La kutimon transprenis la francaj episkopoj fine de la 8-a jarcento kaj tio disvastiĝis kun la kristanismo. La kapo de la bastono ormis latinan krucon, rondon aŭ tau-an krucon. La hodiaŭa forma konatas ekde la 13-a jarcento.

bastono de ortodoksa eklezio

La bastonoj de la ortodoksaj eklezioj finiĝas per tau-kruco aŭ du kontraŭrigardantaj serpentoj.