Flago de Miĉigano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Miĉigano
Flago de Miĉigano
Flago de Miĉigano
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Blazono sur blua fono.
Oficialigo 26-a de junio 1911
vdr

La flago de Miĉigano (subŝtato en Usono) konsistas el la ŝtata blazono sur malhelblua fono, laŭ la leĝoj de la ŝtato Miĉigano. La blazono havas internan ŝildon el hela bluo, en kiu aperas tagiĝo super lago kaj duoninsulo, sur ĝi viro kun alltiĝanta mano kaj alia kun armilo kiuj simbolas la pacon kaj la kapablon ĝin defendi. Alko kaj boaco reprezentas la bestojn de Miĉigano, dum la blankkapa maraglo reprezentas Usonon.

La dizajno inkluzivas tri motojn en latino. De supre malpsupren:

  1. Ruĝa rubando: E Pluribus Unum, "El multaj unu", unu el la motoj de Usono.
  2. La ŝildo el helblua koloro: Tuebor, "Mi defendos".
  3. La blua rubando:Si quæris peninsulam amœnam circumspice, "Se vi serĉas agrablan duoninsulon, rigardu ĉirkaŭen" (moto de la ŝtato).

La nuna flago, estis adoptita en 1911, la tria adoptita de la ŝtato. La Nordamerika Veksilologia Asocio en enketo de 2001 pri subŝtatoj en Usono kaj kanadaj provincoj, situis ĝin en la 59a pozicio el 79 flagoj, donante al ĝi nur 3,46 el maksimumo de 10 poentoj.