Golfo de Masaĉuseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Masaĉuseco
golfeto [+]

AkvejoAtlantiko
Koordinatoj42° 22′ 30″ N, 70° 44′ 58″ U (mapo)42.375-70.749444444444Koordinatoj: 42° 22′ 30″ N, 70° 44′ 58″ U (mapo)

Golfo de Masaĉuseco (Masaĉuseco)
Golfo de Masaĉuseco (Masaĉuseco)
DEC
Golfo de Masaĉuseco
Golfo de Masaĉuseco

Golfo de Masaĉuseco (Usono)
Golfo de Masaĉuseco (Usono)
DEC
Golfo de Masaĉuseco
Golfo de Masaĉuseco
Map
Golfo de Masaĉuseco
Vikimedia Komunejo:  Massachusetts Bay [+]
vdr
mapo de la Golfo de Masaĉuseco

La Golfo de Masaĉuseco (angle Massachusetts Bay) estas inter la plej grandaj golfoj de la bordoj de Ameriko ĉe la Atlantika Oceano. Ĝi konsistigas la karakterizan 100-kilometran marbordon de la usaon federacia ŝtato Masaĉuseco. La golfo norde limiĝas per la Kabo Ana (Cape Ann), en la okcidento situas la urbo kaj haveno Boston, kaj sude ĝi limiĝas ĉe la Golfo de Kabo Morua (Cape Cod Bay). Pliaj urboj borde de la golfo estas Nahant, Plymouth, Gloucester kaj Salem Harbours. Tra la Kanalo Kabo Morua (Cape Cod Canal) ekzistas akva vojo inter la golfoj Cape Cod Bay kaj Buzzards Bay.

La Golfo de Masaĉuseco situas sudokcidente de la signife pli granda Golfo de Majno, kaj ofte konsideriĝas parto de tiu golfo.

La komercaj kaj industriaj aktivecoj koncentriĝas ĉirkaŭ la havena urbo Boston. Multaj etaj kaj mezgrandaj urboj laŭlonge de la marbordo vivas de turismo kaj fiŝkaptado. La Kabo Morua (Cape Cod) aparte konatas pro sia milda klimato kaj la - ekde la jaro 1961 aparte protektata - marborda areo "Nacia Marbordo Kabo Morua" (Cape Cod National Seashore).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]