Pragmatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pragmatiko estas parto de lingvoscienco kaj okupiĝas pri la rilatoj inter parolo kaj parolsituacio.

Situacio influas la sencon de paroloj[redakti | redakti fonton]

Iuflanke, sufiĉe evidente, sama frazo ricevas malsamajn sencojn en malsamaj situacioj. Por sia plena senciĝo ĝi dependas de eksteraj kondiĉoj, ekzemple tiaj montrovortoj kiel miĉi tie. Sed la samo validas ankaŭ pri Johano, post du horojĉio: Ja en mi ordigis ĉion oni malofte celas la tutan universon.

Parolo modifas la situacion[redakti | redakti fonton]

Aliflanke ankaŭ parolo iel modifas la mondon. J. L. Austin, el la angla skolo de lingvofilozofio, per sia libro Kiel plenumi aferojn per vortoj famigis la nocion de memplenuma diro: Kiam la prezidanto de asocio diras La kunsido ekas, tiam la kunsido efektive ekas; kiam iu diras Mi promesas per tio li jam vere promesas; male kiam iu diras Mi promenas, tio estas nur konstata diro ne sufiĉa por plenumi la promenon.

(Unuavide simila sed tamen sufiĉe malsama estas la nocio de memplenuma antaŭdiro, kiun Robert K. Merton difinis por ekonomiko kaj socioscienco: Se publicisto anoncas, ke banko malbone fartas, li povas kaŭzi ĝian bankroton, per tio estigante la fakton, kiun li ŝajne nur prognozis.)

Pli diskrete multaj karesaj, ĝentilaj aŭ aliaj parolformoj kunkonstruas la situacion, difinante la rolojn de kunparolantoj.

Ankaŭ multaj asertoj supozas aŭ trudas, ke la alparolato akceptu iuj sciojn aŭ juĝojn pri la ĉirkaŭa mondo – kion jam el praktika vidpunkto studis parolarto.

Pragmatikistoj, daŭrigante la analizon, provas difini koheran sortimenton de parolagoj. Parolago ne koincidas kun gramatika modo: Ordonon oni povas diri per demando Ĉu vi bonvolos. Parolagoj do ricevas malfacile difineblan statuson inter gramatika konsisto, mensa intenco kaj socia moro.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Oni kutime ne kalkulas en pragmatiko la studon de kunteksto. La nocion kunteksto necesigas jam la frontigo inter la limigita frazanalizo de tradicia sintakso kaj la pli granda amplekso de tiaj lingvaj fenomenoj, kiaj anaforoj kaj kataforoj. (Ekzemple, en la frazoj Kiam la vazo falis, ĝi rompiĝis. Nun ĝiaj pecetoj disas sur la planko la vorto ĝi estas anafora vorto, ĉar ĝi kompreneblas nur danke al vortumo eventuale trovebla en antaŭa parto de la teksto; dum en la frazo mi vidis ĝin, kiam la monstro rompis la muron, la vorto ĝi funkcias katafore, ĉar ĝi kompreneblas nur per posta parto de la teksto.) Pli ĝenerale, la entuta kompreno de teksto aŭ de interparolo estas konfidita al fakoj, kiuj staras ie inter beletroscienco kaj lingvoscienco, nome interpretarto, stiloscienco kaj aliaj.

Pragmatiko por si konservas la esploron de rilatoj inter parolo kaj la neteksta ĉirkaŭa mondo.

Pragmatiko kaj semantiko[redakti | redakti fonton]

El teoria vidpunkto oni povas heziti, ĉu:

  • frazo havas senkondiĉan sencon (semantike) kaj la situacia eldiro nur aldonas al ĝi (pragmatike)
  • aŭ male frazo esence entenas indikojn por sia situacia interpreto, tiel ke semantiko kaj pragmatiko ne disas.

La dua vidpunkto, kiun subtenas iuj pragmatikistoj, signifas, ke pragmatiko devus esti nur aspekto de ia pli vasta sencoscienco, kiu kunigus interalie semantikon kaj pragmatikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (Angle) J. L. Austin, How to do Things with Words. - Oxford, 1962. (en)
  • (Angle) John Searle, Speech Acts: An essay in the Philosophy of language, (1969)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]