Preterpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preterpasejo sur la tramo de Gmunden en Aŭstrujo

Preterpasejo[1] estas loko sur transportvojo, speciale fervojo, kie unu transport-partoprenanto (ekzemple trajno) povas preterpasi alian, kvankam sur la resto de la transportvojo tio ne eblus. Tio estas ofte necesa sur unutraka fervojo por ebligi samtempan ambaŭdirektan servadon. Plej ofte preterpasejoj situas en stacioj kaj haltejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Helmut-Buske-Verlag, ISBN 978-3-87548-466-3, paĝo 156, sub Ausweichstelle