Ruĝa giganto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nuna grando de la Suno kompare kun sia maksimuma grando kalkulita dum ĝia fazo de ruĝa giganto post ĉirkaŭ 5000 milionoj da jaroj.

En astronomio, ruĝa giganto estas la fina stato de stelo tiom granda kiom la triono de la Suno ĝis ĉirkaŭ ok oble pli granda.

Kiam la kerno entenas nur heliumon pro nuklea kunfandiĝo de la hidrogeno dum la fino de la etapo en la ĉefa sekvenco, la nukleaj reagoj haltas do la gravita premo (restas nur ĝi!!!) plu kunpremas la kernon ĝis kiam la nuklea kunfandiĝo ekas por la heliumo. Tiam tiu nova energio estas multege pli ampleksa ol la antaŭa do la radia premo siavice ampleksiĝas kaj forpuŝas la eksterajn tavolojn. Tiu nova ago vidiĝas kiel ŝveliĝo de la stelo do giganto kaj pro la malproksimeco de la ŝelo for de la kerno, la ŝelo ne plu estas tiom varma kiom antaŭe do ruĝa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]