Signal-prilaborado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Signal-prilaborado estas prilaborado, plifortiĝo kaj interpretado de signaloj. Signaloj povas eliri el diversaj fontoj. Ekzistas diversaj specoj de signal-prilaborado, kiuj bazas sur tipo de signalo (vidu ekzemplojn malsupre)

  • Prilaborado de cifereca signalo - por signaloj, kiuj estis diĝitigitaj. Prilaborado estas farita de ciferecaj cirkvitoj, mikroprocesoroj kaj komputiloj.
  • Prilaborado de analoga signalo - por signaloj, kiuj ne estis diĝitigitaj.
  • Prilaborado de sonaj signaloj - por elektraj signaloj reprezentantaj sonon.
  • Prilaborado de voĉaj signaloj - por interpretado de diritaj vortoj.
  • Prilaborado de videoaj signaloj - por interpretado de movantaj bildoj.