Telefona landonumero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La internacia telefonnumero (ankaŭ landonumero) estas telefonnumero, kiun oni elektas por atingi la internacian telefonsistemon. La internaciaj telefonvokoj konsistas el du partoj:

  1. Postsekvo de ciferoj, por atingi la internacian telefonreton. Ĝi estas simboligita internacie per unu+“.
  2. Postsekvo de ciferoj, por atingi la nacian telefonreton. Tiun donas unuece la Internacia Telekomunika Unio (ITU).

Ekzemplo por landkodo (Germanio): „+49

  1. La ciferĉeno servas la aliron de la loka al la internacia telefonreto, ĝin simboligas „+“, ekz.
    1. 00“ uzatas en preskaŭ ĉiu eŭropa lando.
    2. 011“ uzatas por vokoj el Usono al Kanado
    3. 119“ el Kubo
    4. en ĉiu GSM-sistemoj, oni uzas anstataŭ la ciferĉeno ankaŭ la formon „+“ direkte.
  2. La vera landonumero estas sendependa de la vokejo, tio estas por germanio oni devas uzi ĉiam la formon „49“. Por la supre menciita tri ekzemploj:
    1. 00 49“ (plimulto de landoj)
    2. 011 49“ (Usono, Kanado)
    3. 119 49“ (Kubo)
  3. La ofte antaŭstaranta 0 de la loka telefonnumero devas estis malatentata ĉe vokoj en multaj landoj (escepto estas ekz. Italio).

Aliaj ekzemploj por Landkodoj:

Usono kaj Kanado   +1
Rusio   +7
Aŭstrio   +43
Svislando   +41
Hungario   +36