Tri leĝoj de robotiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tri leĝoj de robotiko estas inventitaĵo de sciencfikcia aŭtoro Isaac Asimov. Tiuj leĝoj celas sendanĝerigi robotojn al homoj.

La tri leĝoj[redakti | redakti fonton]

En imagata estonteco, homformaj robotoj, kapablaj pripensi kaj fari preskaŭ ĉion, kion homoj povas fari, estos konstruataj. Kontraŭ timo de “Frankenŝtejno-sindromo” de kreaĵoj ribelantaj kontraŭ sia kreinto, tiuj robotoj estos konstruataj baze de aksiomoj, la leĝoj de robotiko.

  • Unua Leĝo: Roboto ne povas malutili al homo aŭ, per neagado, permesi ke homo difektiĝu.
  • Dua Leĝo: Roboto devas obei ordonon donitan al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Unuan Leĝon.
  • Tria Leĝo: Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontraŭas la Unuan aŭ Duan Leĝojn.

Tiuj leĝoj ekzistas plej profunde en cerbo de robotoj, kaj neniel povas esti ŝanĝataj. Multaj romanoj kaj noveloj de Asimov, kiuj montras robotojn, oftege temas pri misinterpretado de tiuj leĝoj fare de robotoj.

Laŭ la Oxford English Dictionary (anglalingva vortaro), la novelo Liar! (“Mensogulo!”) estas la unua teksto, en kiu uziĝas la vorto robotiko (robotics). Asimov mem ne konsciis, konsiderante ke la vorto jam ekzistis, same kiel mekaniko (mechanics), hidraŭliko (hydraulics), ktp.

La Nula Leĝo[redakti | redakti fonton]

En verko de Asimov ekzistas du apartaj robotoj: R. Daneel Olivaw et R. Giskard Reventlov. Per ilia pripenso (en romano Robots and Empire), ili konkludas, ke la tri leĝoj ne estas plenaj, kaj ke robotoj ankaŭ devas protekti la tutan homaron. Ĉi tiuj robotoj vortigas la Nulan Leĝon jene.

  • Nula Leĝo: Roboto ne difektigu homaron aŭ, per senagado, lasu homaron difektiĝi.

La tri leĝoj sekve ŝanĝiĝas.

  • Unua Leĝo: Roboto ne povas malutili al homo aŭ, per neagado, permesi ke homo difektiĝu, krom se tio kontraŭas la Nulan Leĝon.
  • Dua Leĝo: Roboto devas obei ordonon donitan al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Nulan aŭ Unuan Leĝojn.
  • Tria Leĝo: Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontraŭas la Nulan, Unuan aŭ Duan Leĝojn.

La sekvoj de la Nula Leĝo estas egaj: ĝi permesas robotojn rekte ataki homojn, se tiuj homoj endanĝerigas la homaron. Tio ja estas la temo de la filmo I, Robot, kie robotoj logike konkludas, ke la plej grava minaco kontraŭ homo estas homo mem, kaj decidas malobservi la Unuan Leĝon por protekti homaron.