Ĉefpoŝtejo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefpoŝtejo de Erfurto
poŝtejo • burokonstruaĵo [+]
Koordinatoj50° 58′ 37″ N, 11° 2′ 4″ O (mapo)50.97697611.034528Koordinatoj: 50° 58′ 37″ N, 11° 2′ 4″ O (mapo)

Map
Ĉefpoŝtejo de Erfurto
Vikimedia Komunejo:  Hauptpostamt Erfurt [+]
vdr
La ĉefa poŝtejo en 2007; dekstre la Preĝejo Sankta Gregorio.
Reliefo sur la poŝtoficejo.
La Trommsdorff-medaliono.

La Ĉefa poŝtejo (germane: Hauptpostamt Erfurt) troviĝas en la urbocentro de Erfurto, (Anger nr. 66-73).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Antaŭe troviĝis tie ĉi mezepokaj domoj kaj eĉ du patriciaj ejoj. En 1612 estis surloke la tiam plej grandaj renesancstila ejo en la urbo, kiun posedis la izatido-komercisto Hiob el Stotternheim. Nur 30 jarojn pli malfrue ĝi brule detruitis.

En la 15-a de novembro 1850 estis vendataj por la unua fojo poŝtmarkoj en Erfurto. De 1882 ĝis 1886 estis konstruita la ĉefa poŝtoficejo de la turingia ĉefurbo, je prominenta loko rekte en la urbocentro sur la Anger-placo. La arkitekto Julius Carl Raschdorff, kiu projektis ankaŭ la Berlinan katedralon, proponis gigantan multalan komplekson kun ne malpli ol tri internaj kortoj, kun neogotika fasado el grejso, klinkero kaj terakoto. La propono estis realigita. La norda konstruĵero estis alkonstruita inter 1905-07 en stilo neovrenesanca laŭ la planoj de la arkitekto Klamodt.

Je la angulo estas impona horloĝturo. La spajro damaĝis per artileria pafado kaj rekonstruiĝis ĝis 1949 en pli modesta stilo.

Ŝanĝoj pro historiaj necesoj[redakti | redakti fonton]

En 1867 la dinastio Thurn und Taxis transdonis la tutan poŝtadministracion en la manojn de la prusa ŝtato. Tio signifis enorman plilarĝiĝon de la ŝtate prizorgota teritorio kaj necesigis la konstruon de novaj poŝtejoj. Tamen ekzistis inter aprilo 1888 kaj marto 1900 privata poŝtoservo en Erfurto, establita fare de la presisto Wilhem Wellendorf (kun 36 poŝtkestoj malplenigataj 6 fojojn potage).

De printempo 2006 ĝis junio 2007 moderniĝis la ejo, kiu intertempe fariĝis multe tro vasta por nura poŝta utiligo. Por plenumi nuntempajn necesojn oni ofertas nun sur ĉ. 13.900 m² spacon por vendejoj kaj oficejoj, de kio 4.508 m² sole en la teretaĝo. Pro tio iĝis kelkaj ŝanĝoj ĉe la fasado[1].

Memorigilo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la angulo, kie troviĝis iam apoteko, estas memormedaliono por la honoro de la erfurtano Johann Bartholomäus Trommsdorff, kiu estis unu el la plej konataj apotekistoj kaj farmaciistoj siatempe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]