Ĥebio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥebio
Historia regiono
Blazono
historia regiono [+]

LandojGermanio, Ĉeĥio
- koordinatoj50° 4′ 47″ N, 12° 22′ 26″ O (mapo)50.079634712.3739219Koordinatoj: 50° 4′ 47″ N, 12° 22′ 26″ O (mapo)


Ĥebio (Germanio)
Ĥebio (Germanio)
DEC
Ĥebio
Ĥebio

Map
Ĥebio
Vikimedia Komunejo:  Egerland [+]
vdr
Egerlando en la 15-a jarcento

ĤebioEgerlando, ĉeĥe Chebsko, germane Egerland, latine Regio Egrensis, estas regiono ĉirkaŭ la urbo Cheb / Eger, kiu historie dumtempe estis aparta landeto, sed poste estis pli kaj pli firme kunligita al la reĝlando Bohemio. Hodiaŭ ĝi apartenas (plejparte) al Ĉeĥio, nur malgrandaparte al Bavario.

La urbo Eger estis libera imperia urbo ekde 1277, sed en 1322 imperiestro Ludoviko la Bavaro donis la urbon kaj regionon kiel garantiaĵon al la reĝo de Bohemio kaj princo-elektisto Johano de Luksemburgo, kun "promeso de permanenta aparteco de la reĝlando Bohemio". La historia nomo de Egerlando do estas germane Reichspfandschaft Eger, "imperia garantiaĵo Eger". La garantiaĵo estis neniam redonita. Sub la filo de Johano, Karolo la 4-a, regis en la Sankta Romia Imperio kaj en la reĝlando Bohemio en persona unio, do ne estis neceso redoni. En la sekva tempo Egerlando estis pli kaj pli ofte traktata kvazaŭ parto de Bohemio, kvankam ĝi formale estis aparta regteritorio. Ekde 1806 ĝi estis plene integrita al Bohemio.