Statistika maŝintradukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Statistika maŝintradukado (somoto) estas tekniko de maŝintradukado kie tradukojn oni generas surbaze de statistikaj modeloj kies parametroj derivas el la analizo de antaŭe tradukita dulingva tekstaro. La statistika metodo kontrastas al la maŝintradukadaj metodoj bazitaj sur reguloj (robomoto) aŭ sur ekzemploj (ebomoto).

Ekde frua esploro kaj disvolvo en 1949[1] ĉe la Thomas J. Watson Esplorcentrejo de IBM[2] ĝis lastaj jaroj, statistika maŝintradukado kontribuis al la signifa releviĝo de intereso en maŝintradukado, ekzemple sia uzo en la populara Google-Tradukilo, senpaga reta maŝintradukilo. Nuntempe ĝi estas je multo la metodo de maŝintradukado plej vaste studata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Warren WEAVER, "Translation" ("Tradukado", 1949) en Machine Translation of Languages: Fourteen Essays ("Maŝintradukado de lingvoj: dek kvar eseoj", William Nash LOCKE, redaktoro), 1955, MIT Press, Cambridge, Mass.
  2. Peter F. BROWN, Stephen A. DELLA PIETRA, Vincent J. DELLA PIETRA kaj Robert L. MERCER, "The mathematics of statistical machine translation: parameter estimation" ("La matematiko de statistika maŝintradukado: takso de parametroj", 1993), Computational Linguistics, 19(2), 263-311.