Sudestona lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suda estona lingvo)
La historia sudestona (Võro, Seto, Mulgi, Tartu) lingva teritorio kun historiaj sudestonaj lingvoenklavoj (Lutsi, Leivu kaj Kraasna)
Nuna areo kie sudaj estonaj dialektoj estas parolataj

La sudestona lingvo - propra nomigo en la nuna literatura lingvo Lõunõeesti kiil - estas lingvo aŭ grupo da dialektoj parolataj en suda Estonio (distriktoj Võrumaa, Põlvamaa, Valgamaa, Tartumaa kaj Viljandimaa), en Pskova provinco de Rusio kaj en Latvio.

La moderna estona lingvo evoluis surbaze de la nordaj dialektoj de la estona lingvo, sed pli frue en la 17-a ĝis 19-a jarcentoj tekstoj estis publikigitaj ankaŭ en sudestona lingvo. La traduko de Nova Testamento estis eldonita en la sudestona lingvo en 1686.

Ekzemplo el malnova literatura lingvo el Tartu-a dialekto

Meie Esä (Patro nia): Meie Esä taiwan: pühendetüs saagu sino nimi. Sino riik tulgu. Sino tahtmine sündigu kui taiwan, niida ka maa pääl. Meie päiwälikku leibä anna meile täämbä. Nink anna meile andis meie süü, niida kui ka meie andis anname omile süidläisile. Nink ärä saada meid mitte kiusatuse sisse; enge pästä meid ärä kurjast: Sest sino perält om riik, nink wägi, nink awwustus igäwätses ajas. Aamen.

Ekzemplo el nuna literatura lingvo (voroa lingvo)

Komenco de la Deklaracio de homaj rajtoj: Kõik inemiseq sünnüseq avvo ja õiguisi poolõst ütesugumaidsis. Näile om annõt mudsu ja süämetunnistus ja nä piät ütstõõsõga vele muudu läbi käümä.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]