Superŝarĝo (sona efekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedalo superŝarĝa Ibanez Tube Screamer

Superŝarĝo (angle overdrive) estas sona efekto, kiun oni atingas per "milda" limigo laŭ amplitudo. Rilata aparato por produkti superŝarĝitan sonon nomiĝas superŝarĝilo.

Blue prezentita la origina sinusoido, flava estas superŝarĝo, ruĝa estas deformaĵo

Principo[redakti | redakti fonton]

Superŝarĝo kaj deformaĵo funkcias simile: ambaŭ estas limigo de sona signalo laŭ amplitudo. Ĉe superŝarĝo tiu limigo estas milda. Tio signifas, ke la pintoj de sinusoido oni tranĉas ne per rekta linio, sed per pli glata rondaĵo. Ĉe deformaĵo la limigo estas akra, oni simple fortranĉas la pintojn.

Plej ofte oni uzas superŝarĝon kaj deformadon por transformo de elektrogitara sono.

Pro «milda» limigo la eliga signalo ŝanĝiĝas depende de nivelo de la eniga signalo. Do dum uzo de superŝarĝo ĉe gitaro la ŝanĝo de sono dependas de forto de frapo de kordoj. La deformado ŝanĝas la signalon sendepende de ĝia amplitudo.

Aparataro[redakti | redakti fonton]

  • Marshall Jackhammer JH-1
  • Boss OD-3 OverDrive
  • Boss SD-1 Super OverDrive
  • Danelectro FAB Overdrive
  • Ibanez Tube Screamer
  • Tubeline Td3
  • Digitech Bad Monkey
  • TC Electronic MojoMojo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Deformaĵo (sona efekto)