Surcentro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La surcentro de tertremo estas la loko, kie la vertikalo tra ĝia subcentro renkontas la teran surfacon. En pli-malpli horizontalaj pejzaĝoj tio estas la surfaca loko plej proksima al la subcentro. Ofte en kaj ĉe tiu loko estas la plej granda malutilo kaŭzata de la tertremo.