Suĥumvit

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Suĥumvit, en angla: Sukhumvit Road, en taja: ถนนสุขุมวิท, Thanon Suĥumvit, aŭ Tajlanda Vojo 3a (en taja: ทางหลวงแผ่นดินหมายเลข 3), estas grava ŝoseo en Tajlando, kaj grava surfaca ŝoseo de Bankoko kaj de aliaj urboj. Ĝi sekvas marbordan vojon el Bankoko al la distrikto Ĥlong Ĝai, Trat bordo al Koh Kong, Kamboĝo. Tio estas la sudorienta marbordo de Tajlando.

La ŝoseo Suĥumvit estis tiele nomita laŭ la kvina estro de la Departemento de Aŭtoŝoseoj, nome Fra Bisal Suĥumvit. Ĝi estas unu el la kva ĉefaj aŭtoŝoseoj de Tajlando, kun la Aŭtoŝoseo Fahonjotin (Vojo 1a), Mittrafap (Vojo 2a) kaj Fetkasem (Vojo 4a).