Sĥoneo
Aspekto
Sĥoneo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Atamanto |
Patrino | Themisto |
Gefratoj | Leucon • Ptous • Erythrios |
Infanoj | Atalanta |
Sĥoneo (helene Σχοινεύς, latine Schoeneus) estis en la helena mitologio boiota reĝo, patro de ĉasistino Atalanto.
La reĝo Sĥoneo kaj lia edzino Klimeno naskigis filinon Atalanton. Sed la patro sopiris filon kaj filinon volis neniukaze. Ordonis lasi ŝin en arbaro, supozante, ke ŝi tie pereos. Ne konjektis, ke trovos ŝin kaj transprenos por edukado ursino.
Atalanto elkreskis en belan knabinon kaj faman ĉasistinon, kiu egaliĝis al viroj per sia forto, persistemo kaj ĉasista arto kaj allogis ilin ankaŭ pro sia beleco.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schoineus en la ĉeĥa Vikipedio.