Talkao

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Talkao (laŭ censo de 2002 havas 193,755 loĝantojn) estas urbo kaj komunumo en Ĉilio situa ĉ. 150 mejlojn (240 km) sude de Santiago, kaj estas ĉefurbo de ambaŭ Talkao Provinco kaj Maŭla Regiono (7a Regiono de Ĉilio).

La urbo estis fondita kiel San Agustín de Talca en 1742 de José Antonio Manso de Velasco.[1] Ĝi estis parte detruita fare de tertremoj en 1742 kaj 1928, estante rekonstruita ambaŭ fojoj. Ĝi situis proksime de la epicentro de la tertremo de la jaro 2010, kies magnitudo 8.8 igis suferi gravajn damaĝojn al ĝi[2] kaj kaŭzis la kolapson de plejparto de la historia urbocentro[3]. La urbo havis gravan rolon dum la sendepenco de Ĉilio; ĝi estis la hejmurbo de Mgr. José Ignacio Cienfuegos, kaj estis la sidejo de la Sendependiĝa Deklaro fare de Bernardo O'Higgins en 1818.[1]

La urbo estas grava ekonomia centro, kun agrikulturaj (tritiko) kaj manfarendaĵaj aktivecoj, kiel vinproduktado. Ankaŭ ĝi estas sidejo de Universitato de Talca kaj de la Katolika Universitato de Maule, inter aliaj. La Katolika Eklezio de Talkao havas gravan rolon en la historio de Ĉilio.

La enloĝantoj de Talkao havas moton, Talca, Parizo & Londono, frazo kiu naskiĝis el la moto de ĉapel-negoco, kiu havis markon kie aperis ĉi tiun moton, laŭ averto ke ĝi havas branĉojn kaj en Parizo kaj en Londono. La magazeno apartenis al la franca enmigrinto Jean-Pierre Lagarde.

Geografio kaj klimato

Talca lokiĝas 250 km-ojn sude de Santiago,[1] kaj sude de la unuiĝo de la riveroj Lirkajo kaj Klaro, en la Ĉilia Centra Valo. La urbo estas dividita de la Pan-Amerika Ŝoseo.

Klimato

Talkao havas Mediteranean klimaton kun sekaj someroj kaj humidaj vintroj. Averaĝa jara pluvfalo estas 749 mm kaj la jara averaĝa temperaturo estas 13 °C.

-->

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj