Tefilino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tefilino, konsistanta el man- kaj kap-tefilino (dekstre)

Tefilino (תפילין, el la hebrea תפילה təfila „preĝo“) aŭ juda preĝrimeno estas juda religia akcesoraĵo dum preĝado, ĝi estas paro da nigraj ledaj „preĝkapsuloj“ kun led-rimenoj, kiuj entenas verkaĵ-rulojn kun surskribitaj bibliversoj. La mana parto estas vindata ĉirkaŭ la pli malforta (ofte maldekstra) kruro (7-foje), mano kaj la fingroj. La leda ujo kuŝas sur la bicepso. La kapa parto estas portata sur la frunto, kunligite per rimeno ĉe la malantaŭa kapoparto. La kapaj rimenfinoj pendas antaŭe, tra la ŝultro. La kapa leda ujo estas dividita je 4 partoj, kaj ĉiuj eroj entenas parton de la pergamenta rulaĵo.

Tefilino

Ili servas kiel simboloj, rememorigaĵoj pri liberiĝo el la egipta sklaveco de la judoj. Laŭ la juda juro, oni (la judoj) devas porti ilin dum la matenaj preĝoj.

Tradicie, la judaj viroj portas ĝin ekde aĝo de 13 jaroj. Virinoj portas ĝin nur en liberalaj religiaj komunumoj.