Temanggung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la distrikta areo ene de la provinco Centra Javo de Indonezio

Temanggung estas distrikto (indonezie kabupaten) kaj ene de ĝi ankaŭ subdistrikto (indonezie kecamatan) en la provinco Centra Javo (Jawa Tengah) de Indonezio. La subdistrikto Temanggung estas la distrikta ĉefurbo. En 2008, la distrikto kovranta 870,25 kvadratajn kilometrojn havis 696 000 loĝantojn kaj la subdistrikto iom pli ol 76 000. La 8-an de februaro 2011 en la centro de Temanggung amaso da islamanoj bruligis kelkajn lernejojn kaj preĝejojn, kaj interpuŝiĝis kontraŭ polico, protestante kontraŭ laŭ ili tro milda puno por 58-jara Antonius Bawengan, antaŭtage kondamnita je 5 jaroj de malliberigo pro ofendo de islamo.

Koordinatoj: 7° 18' 54" sude, 110° 10' 53" oriente