Tenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tenia saginata)
(a) taenia solium, (b) taenia saginata

Tenio estas biologia genro de longaj rubandoformaj vermoj vivantaj en intesto de homo aŭ besto. Tenioj apartenas al la biologia klaso de cestodoj (latine cestoda), al la subfilumo neodermatoj (latine neodermata, nur difinita en 1985, do relative nova termino), kaj al la biologia filumo de platvermoj (latine plathelmintes). Al la subfilumo neodermatoj krom la cestodoj apartenas la klaso de monogeneoj (latine monogenea) kaj de trematodoj (latine trematoda).

Iuj teniaj specioj estas:

Tenioj en homa kaj besta medicino rigardatas parazitoj, kaj ilia ĉeesto en organismo nomatas teniinfekto, inter kiuj cisticerkozo.