Terhundoj
Aspekto
(Alidirektita el Terhundo)
Terhundoj aŭ teriero estas tre ampleksa subkategorio de ĉashundoj unue breditaj por ĉasi kaj mortigi bestetaĉojn. Kvankam ili kutime estas malgrandaj, terhundoj estas ĝenerale tre bravaj kaj fortikaj kaj havas ege viglan personecon.
Terhundoj troviĝas en grupo n-ro 3 de nomenklaturo de FCI [1].
Estas pluraj rasoj de terhundoj, interalie:
- Ajrvala terhundo
- Blanka terhundo de West Highland
- Bostona terhundo
- Glathara tritikokolora terhundo
- Jorkŝira terhundo
- Kimra terhundo
- Landlima terhundo
- Terhundo de Jack Russell
- Terhundo de Parson Russell
- Usona staforda teriero
- Vulpa terhundo