Angel (Londono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el The Angel (Islington))
Angel
kvartalo de Londono
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Granda Londono
Urbodistrikto Islington
Poŝtkodo N1
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 32′ N, 0° 6′ U (mapo)51.5321-0.10659999999999Koordinatoj: 51° 32′ N, 0° 6′ U (mapo) [+]
Angel (Granda Londono)
Angel (Granda Londono)
DEC
Angel
Angel
Situo de Angel en Londono
Angel (Britio)
Angel (Britio)
DEC
Angel
Angel
Situo de Angel en Britio

Map

vdr

Angel estas kvartalo de Londono. Ĝi apartenas al la urbodistrikto (anglalingve borough) Islington de la regiono Granda Londono. La loĝloko situas iom norde de la pleja urbokerno de Londono kaj ties plej malnova kvartalo, simple nomata City.

La areo situas 3,2 kilometrojn nord-nordoriente de la centra vojkruciĝo Charing Cross sur la Interna Ringa Vojo ĉe okupata transporta vojo. La areo estas identigita en la Londono-Plano kiel unu el 35 gravaj centroj en Londono. Ĝi estas signifa komerca kaj podetala centro,. Ĝi estas nomita laŭ la antaŭa Angel Inn kiu ekde la jaro 1614 staris sur la angulo de Islington High Street kaj Pentonville Road. En 1903 hotelo nomata "Angel Hotel" estis konstruita en la loko (ĝi videblas en la informkesto), kiu en 1959 estis aĉetita fare de la londona administracio kun la plano malkonstrui ĝin, sed la plano fine ne efektiviĝis, la historia komplekso renoviĝis ek ekde la jaro 1982 funkcias kiel oficejaro "Angel Corner House". Daŭre la historia konstruaĵo konsideratas esti la kerno de la kvartalo.