Thomas Lawrence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinkie (1794)

Thomas LAWRENCE (naskiĝis la 13-an de aprilo 1769 en Bristol - mortis la 7-an de januaro 1830) estis fama angla pentristo, kiu precipe verkis portretojn.

Lawrence enloĝiĝis en Londonon en 1787, kie li estis bonvenita de Joshua Reynolds, kaj li fariĝis studanto en la Royal Academy. Li pentris multajn portretojn de Caroline de Brunswick, kaj estis verŝajne ŝia amanto. La pentristo estis nobeligita en 1815. Li iris al Aachen en 1818, por pentri la monarkojn kaj diplomatojn ĉeestintaj la trian kongreson. Li sekve vizitis Vienon kaj Romon, kaj estis ĉie bonvenita de la lokaj princoj.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projekto