Thomas Wintour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thomas Winter (pulva konspiro))

Thomas WINTERWINTOUR (ĉ. 1571 - la 31-an de januaro 1606), partoprenanto en la pulva konspiro de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la britan reĝon Jakobo la 1-a kaj aliajn. Lia frato Robert Winter ankaŭ komplotis, kaj li estis la edzo de la fratino de Robert Catesby kiu direktis la aferon. En 1603 li petis Filipon la 3-an de Hispanio subteni katolikan ribelon en Anglio. Li estis dolorege ekzekutata kun aliaj konspiruloj.