Tiniano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saipano, Tiniano & Agiguano.

TinianTiniano estas unu el la tri ĉefaj insuloj de la "Commonwealth" de la Nordaj Marianoj.

Tiniano estas ĉirkaŭ 8 km sudokcidente de sia frata insulo, Saipano, el kiu ĝi estas separata pere de la Saipana Kanalo. Ĝi havas areon de 101.01 km²). Kune kun la neloĝata insulo Agijano (7.09 km²), ĝi formas la Tinianan Municipon, unu el kvar konstituaj municipoj de Nordaj Marianoj. La totala areo de la municipo estas 108.1 km²). La plej granda vilaĝo de Tiniano estas San Jose. La insulo havas varion de flaŭro kaj faŭno, same kiel kalkajn klifojn kaj kavojn. Estas ankaŭ vario de mara vivo kaj koralrifoj ĉirkaŭ la insulon. Ties klaraj, varmaj akvoj ege taŭgas por akvaj sportoj kiaj submergo aŭ sporta fiŝkaptado.

Koordinatoj: 15° 00′ N 145° 38′ O / 15.000 °N, 145.633 °O / 15.000; 145.633 (mapo)