Tokso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Toksaĵo)
Simbolo por toksaj substancoj

Tokso estas tipo de veneno, konsistanta el difinita kemia substanco: ekzemple cianida acido, brucino, striknino estas toksoj (el PIV). Kvankam deveninta el sama radiko, toksino estas alia koncepto.

Tokso estas farita de homoj aŭ enmetita en la medio fare de homa agado.[1] Tio kontrastas kun toksino, kiu estas veneno produktita nature de organismo (ekz. planto, animalo, insekto).[2]

El la radiko tokso oni povas aliri la jenajn esperantajn vortojn: toksa, toksi, toksado, tokseco, toksiĝi, toksiĝemulo, toksomanio, toksomaniulo, toksologo, toksologio, antitokso, kontraŭtokso, sentoksigi, sentoksigado, teletokso, teletoksado.

Pesticidoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj toksoj estas specife disvolvigitaj por lukti kontraŭ plagoj, nome pesticidoj kiaj

  • insekticidoj por mortigi insektojn
  • herbicidoj por mortigi fiherbojn,
  • Manĝokonservaj produktoj por mortigi mikro-organismojn

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]