Tomasz Jan Kudrewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tomasz Jan KUDREWICZ)

Tomasz Jan KUDREWICZ (naskiĝis en 1954, mortis la 19-an de aŭgusto 2003 en Bydgoszcz) estis pola esperantisto.

Li estis fakdelegito pri komputiloj (1983-2003), Honora Ano de Monda Turismo, dum dudek jaroj direktoro de Centra Oficejo de Monda Turismo kaj Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, estrarano de Pola Esperanto-Asocio kaj redaktoro de multaj Esperanto-eldonaĵoj.