Torre Latinoamericana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nomo Torre Latinoamericana S.A. de C.V.
Bildo
Lando  Meksiko
Ekkonstruado 1948
Konstruita 1956
Malfermado 30a de aprilo de 1956
Uzo oficejo
Anteno 204,0 m
Plej alta etaĝo 150,0 m
Etaĝoj 48
Liftoj 8
Areo 27.700 m²
Arĥitekto Augusto Álvarez
Inĝeniero Eduardo Espinosa
Konstrua firmao Compañía de seguros Latinoamericana Seguros S. A.

La Torre Latinoamericana (Latinamerika Turo) estas nubskrapulo ĉe la angulo se la stratoj Madero kaj Eje central Lázaro Cárdenas ĉe la urbocentro de Meksikurbo, Meksiko. Ĝia loko, ĝia alteco (183 metroj, 204 m kun anteno) kaj ĝia historio igis ĝis unu el la plej famaj konstruaĵoj ĉe Meksikurbo.

Ĝi estis la plej alta konstruaĵo ĉe la urbo ekde ĝia malfermo je 1956 ĝis 1972, kiam oni malfermis la Hotel de México (nun World Trade Center), ĝi ankaŭ estis la plej alta nubskrapulo ekster usono, tial ankaŭ el latinameriko.